Borahonogur bengale: বরানগর estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.

Larĝa panoramo pri rivero kaj ponto ĉe Borahonogur
Larĝa panoramo pri rivero kaj ponto ĉe Borahonogur
Borahonogur
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 245 213  (2011) [+]
Loĝdenso 34 440 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 38′ N, 88° 22′ O (mapo)22.6488.37Koordinatoj: 22° 38′ N, 88° 22′ O (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 7,12 km² ( 712 ha) [+]
Horzono Barata Norma Horzono [+]
Borahonogur (Okcidenta Bengalio)
Borahonogur (Okcidenta Bengalio)
DEC
Borahonogur
Borahonogur
Situo de Borahonogur
Borahonogur (Barato)
Borahonogur (Barato)
DEC
Borahonogur
Borahonogur
Situo de Borahonogur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baranagar [+]
vdr
Panoramo en Borahonogur

Etimologio redakti

La loknomo venas de la bengala esprimo kun la signifo "urbo de la porkoj". Vojaĝisto vizitis la areon en 1676. Laŭ li porkejo funkciis ĉi tie, proksimume 3 mil da porkoj jare estis buĉitaj kaj salitaj por eksporto.

Demografio redakti

En 2011 Borahonogur havis 245 213 da loĝantoj kun legopovo 91%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo. Borahonogur atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1950-aj jaroj.

Geografio redakti

Borahonogur situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Hugli (kontraŭe etendiĝas Balli) sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 12 m super la marnivelo. Hugli estas atingebla per ponto. Kamarati, Panihati, Norda Dumdum, Suda Dumdum kaj Barakpur kontaktiĝas kun Borahonogur. Kamarati, Norda Dumdum, Barakpur kaj Balli troviĝas po 4, Suda Dumdum kaj Haora po 5, Panihati 6, subŝtata ĉefurbo Kolkato 9, Serampore 12, distrikta sidejo Barasat 31, tutlanda ĉefurbo Delhio 1300, Mumbajo 1667 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La favora loko por kargado sur la bankoj de la rivero kreis komercan lokon de portugaloj kaj nederlandoj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Inter 1795-1947 dominado de britoj okazis. La municipo estis establita en 1869.

 
Malnova domo

Ekonomio redakti

Borahonogur estas grava industria urbego kun produktado de maŝinoj, kemiaĵoj, ricinoleoj, alumetoj kaj kotonaĵoj. Menciindas la libropresado.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo en Borahonogur estas la bengala kaj la angla lingvoj.

Religio redakti

En Borahonogur vivas plejparte hinduoj (95%), poste islamanoj (3%), sikoj (1%), iomete aliaj religioj.

Eduko redakti

 
La instituto
 
Stacidomo

Borahonogur estas hejmo de la Barata Statistika Instituto establita en 1931, krome aliaj altlernejoj funkcias en la urbego.

Klimato redakti

Laŭ klimato de Borahonogur estas la sama, ol la proksima Kolkato. En la plena jaro pluvas po 1770 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro pro la musono.

Trafiko redakti

Inter Balli kaj Borahonogur estas 2 pontoj (fervoja/ponta) tute apude tra la rivero. La urbego havas stacidomon kaj 2 metroajn haltejojn el Kolkato. Krom la 2 ĉefvojoj pro la kontaktiĝoj stratoj de la najbaraj komunumoj kunplektiĝis. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias malantaŭ Norda Dumdum. Sur la rivero precipe boatoj trafikas.

Vidindaĵoj redakti

 
Pontoj

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Metrohaltejo