Norda Dumdum bengale: উত্তর দমদম estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en sudorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato. La loknomo estas derivita de iama brita armilejo nomita Dum Dum Arsenal.

Norda Dumdum
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 249 142  (2011) [+]
Loĝdenso 9 419 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 39′ N, 88° 25′ O (mapo)22.6520888.41907Koordinatoj: 22° 39′ N, 88° 25′ O (mapo) [+]
Areo 26,45 km² (2 645 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Norda Dumdum (Okcidenta Bengalio)
Norda Dumdum (Okcidenta Bengalio)
DEC
Situo de Norda Dumdum
Norda Dumdum (Barato)
Norda Dumdum (Barato)
DEC
Situo de Norda Dumdum

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo North Dum Dum [+]
vdr
Vojo kun salutarko en Norda Dumdum

Demografio

redakti

En 2011 Norda Dumdum havis 249 142 da loĝantoj kun legopovo 91%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio

redakti

Norda Dumdum situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco ĉirkaŭ 10 m super la marnivelo. Suda Dumdum troviĝas nur 3, Haora 7, Balli 8, subŝtata ĉefurbo Kolkato 10, Barakpur 12, Serampore 15, Maheŝtala 25, distrikta sidejo Barasat 28, Basirhat 47, tutlanda ĉefurbo Delhio 1304, Mumbajo 1670 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

La municipo estis establita en 1870 el pluraj vilaĝoj. Norda Dumdum travivis rapidan loĝantarkreskon dum la sekcio de Bengalio en 1947, tiam multaj rifuĝintoj alvenis el Orientpakistano. En 1998 la municipo estis pligrandigita.

Lingvoj

redakti

La oficialaj lingvoj en Norda Dumdum estas la bengala kaj la angla lingvoj.

Religio

redakti

En Norda Dumdum vivas plejparte hinduoj (93%), krome islamanoj (6%), iomete aliaj religioj.

 
Larĝa vojo en Norda Dumdum
 
Vendejego en Norda Dumdum

Klimato

redakti

La klimato de Norda Dumdum estas la sama, ol la proksima Kolkato.

Norda Dumdum havas 56 bazlernejojn kaj 18 mezlernejojn.

Trafiko

redakti

Norda Dumdum havas bonan trafikon voje kaj fervoje, eĉ Metroo de Kolkato trafikas ĉi tie. La flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias tre proksime.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans
 
Vojo en Norda Dumdum