Alipurduar
Alipurduar, bengale: আলিপুরদুয়ার estas urbo kaj municipo en orienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La urbo estas enirejo al Butano kaj nordorientaj ŝtatoj de la iama Brita Hindio.
Alipurduar | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 736121 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 65 232 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 6 656 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 30′ N, 89° 31′ O (mapo)26.589.52Koordinatoj: 26° 30′ N, 89° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 93 m [+] | ||
Areo | 9,8 km² ( 980 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alipurduar [+] | |||
Demografio
redaktiEn 2011 Alipurduar havis 65 232 (kun la aglomeraĵo 127 342) da loĝantoj kun legopovo 91%, pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
redaktiAlipurduar situas laŭ en:Kaljani River sur ebenaĵo kaj promontoroj de la Himalajo en averaĝa alteco de 93 m super la marnivelo. Ĝalpajguri troviĝas 80, Siliguri 112, Darĝiling 140, Kiŝanganĝ 163, Rajganĝ 170, Guvahati 229, subŝtata ĉefurbo Kolkato 451, tutlanda ĉefurbo Delhio 1236, Mumbajo 1904 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiAlipurduar apartenis al distrikto de Ĝalpajguri ĝis 2014, poste aparta distrikto estis establita.
Ekonomio
redaktiAlipurduar vivtenas sin el transportado de varoj kaj ŝarĝado kaj malŝarĝado de varoj. Neniu granda industrio troviĝis en Alipurduar.
Religio
redaktiPreskaŭ 98% de la populacio estas hinduoj, proksimume 2% estas islamanoj kaj malpli ol 1% apartenas al alia religio.
Eduko
redaktiEn Alipurduar la plej altnivela instruado okazas en universitatoj, altlernejoj kaj institutoj.
Lingvoj
redaktiLa oficiala lingvo en Alipurduar estas la bengala lingvo.
Trafiko
redaktiAl Alipurduar kuras tri fervojaj linioj. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Koĉ Bihar.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans