Ĝalpajguri, bengale: জলপাইগুড়ি estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en norda parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Ĝalpajguri
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 735101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 107 341  (2011) [+]
Loĝdenso 1 189 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 31′ N, 88° 44′ O (mapo)26.51666666666788.733333333333Koordinatoj: 26° 31′ N, 88° 44′ O (mapo) [+]
Alto 89 m [+]
Areo 90,29 km² (9 029 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĝalpajguri (Okcidenta Bengalio)
Ĝalpajguri (Okcidenta Bengalio)
DEC
Ĝalpajguri
Ĝalpajguri
Situo de Ĝalpajguri
Ĝalpajguri (Barato)
Ĝalpajguri (Barato)
DEC
Ĝalpajguri
Ĝalpajguri
Situo de Ĝalpajguri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jalpaiguri [+]
vdr
Palaca enirejo en Ĝalpajguri

Etimologio redakti

La loknomo venas de la vorto "Ĝalpaj" kun la signifo olivo, kiu kreskis en la urbo. "Guri" signifas lokon.

Demografio redakti

En 2011 Ĝalpajguri havis 107 341 (kun la urbaro 169 002) da loĝantoj kun legopovo 86%, pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio redakti

Ĝalpajguri situas laŭ rivero sur ebenaĵo kaj promontoroj de la Himalajo en averaĝa alteco de 89 m super la marnivelo. Siliguri troviĝas 36, Darĝiling 74, Alipurduar 80, Kiŝanganĝ kaj Gangtok po 91, Rajganĝ 117, subŝtata ĉefurbo Kolkato 441, tutlanda ĉefurbo Delhio 1158, Mumbajo 1832 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Ĝalpajguri estis fondita en 1869 dum Brita Hindio same kun la plena distrikto.

Ekonomio redakti

Ĝalpajguri havas sian propran kooperativan bankon fonditan en 1919.

Religio redakti

En Ĝalpajguri 88% de la populacio estas hinduoj, preskaŭ 10% estas islamanoj, kristanoj 1% kaj budhismo 0,5%. La urbego estas katolika diocezo.

Eduko redakti

En Ĝalpajguri la plej altnivela instruado okazas en kampuso de universitato kaj en pluraj altlernejoj.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo en Ĝalpajguri estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla. Ili estas ankaŭ la instruaj lingvoj, sed en kelkaj lokoj estas ankaŭ la nepala kaj hinda lingvoj.

Klimato redakti

En Ĝalpajguri la averaĝa temperaturo estas 25 °C kaj varias averaĝe inter 20-30 °C. Aŭgusto estas la plej varma monato. Ĉar la urbego situas sur bazo de la Himalajo, tial ĝi ricevas altan kvanton de pluvoj tutjare. La meza jarpluvo estas 3357 mm. La pluvsezono kutime daŭras de majo ĝis oktobro, sed pluvas iomete ankaŭ en la ceteraj monatoj.

 
Stacidomo en Ĝalpajguri

Trafiko redakti

Al Ĝalpajguri kuras tri fervojaj linioj, krome trairas ĉefvojo, fine sola flankovojo kuras al la urbego. Fervoja kaj voja pontoj helpas la trafikon. La plej proksima flughaveno funkcias en Siliguri.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
Bildoj pri Ĝalpajguri
 
Moskeo
 
Maŭzoleo
 
Kasacia Kortumo
 
Altlernejo