Balurghat, bengale: বালুরঘাট estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la distrikto Dakŝin Dinaĝpur, kies sidejo ĝi estas.

Balurghat
municipo de Okcident-Bengalio • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 733101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153 279  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 13′ N, 88° 46′ O (mapo)25.21666666666788.766666666667Koordinatoj: 25° 13′ N, 88° 46′ O (mapo) [+]
Alto 24 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Balurghat (Okcidenta Bengalio)
Balurghat (Okcidenta Bengalio)
DEC
Balurghat
Balurghat
Situo de Balurghat
Balurghat (Barato)
Balurghat (Barato)
DEC
Balurghat
Balurghat
Situo de Balurghat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balurghat [+]
vdr
Lernejo en Balurghat

Demografio redakti

En 2011 Balurghat havis 153 279 (kun la urbaro 164 593) da loĝantoj kun legopovo 92%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio redakti

Balurghat situas laŭ rivero en:Atrai River sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 25 m super la marnivelo. La rivero distranĉas la urbegon, la urbocentro estas sur la orienta bordo. Bangladeŝo troviĝas nur 3, Malda 68, Rajganĝ 79, Katihar 127, Kiŝanganĝ 128, Baharampuro 138, Ĝalpajguri 144, Purnia 145, Alipurduar 158, subŝtata ĉefurbo Kolkato 299, tutlanda ĉefurbo Delhio 1207, Mumbajo 1784 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La iama distrikto Dinaĝpur estis dividita en okcidenta kaj orienta partoj en 1947. La orienta parto apartenas al Bangladeŝo, la okcidenta parto estis pligrandigita en 1956. Tiu granda parto estis duigita en 1992.

Ekonomio redakti

Balurghat estas distribucentro. La ĉefvaroj inkludas rizojn, jutojn, sukerkanojn, fiŝojn kaj oleosemojn.

Religio redakti

En Balurghat preskaŭ 98% de la populacio estas hinduoj, islamanoj kaj sikoj malpli ol 1%.

Eduko redakti

En Balurghat la plej altnivela instruado okazas en 2 universitatoj kaj en pluraj altlernejoj. La baza instruado okazas en 228 bazlernejoj.

Lingvoj redakti

La oficiala kaj ĉefa lingvoj en Balurghat estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla.

 
Stacidomo de Balurghat

Trafiko redakti

La fervoja linio finiĝas ĉe Balurghat, mankas kontakto kun Bangladeŝo. 3 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego, al Bangladeŝo nur vojeto ekzistas. Balurghat havas ponton tra la rivero kaj nun fermitan flughavenon.

Klimato redakti

La averaĝa temperaturo varias en Balurghat inter 20-31 °C. La meza jarpluvo estas 1743 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed pro la musono pluvegas inter majo kaj oktobro.

 
Muzeo en Balurghat

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans