Katihar, hindie कटिहार estas urbego en nordorienta Barato, en orienta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Purnia, en la samnoma distrikto Katihar, kie ĝi estas ties sidejo.

Katihar
setlejo • municipal corporation in India
Administrado
Poŝtkodo 854105
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 32′ N, 87° 35′ O (mapo)25.53333333333387.583333333333Koordinatoj: 25° 32′ N, 87° 35′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Katihar (Biharo)
Katihar (Biharo)
DEC
Katihar
Katihar
Situo de Katihar
Katihar (Barato)
Katihar (Barato)
DEC
Katihar
Katihar
Situo de Katihar

Map

vdr
Strato en Katihar

Demografio redakti

En 2021 Katihar havis 225 982 (kun la aglomeraĵo 240 565) da loĝantoj kun legopovo 80%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio redakti

Katihar situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 34 m super la marnivelo 80 km okcidente de Bangladeŝo kaj 100 km sude de Nepalo. La Gango fluas preter Katihar je distanco de 25 km, Koŝi 30 km. Kantona sidejo Purnia troviĝas 29, Rajganĝ 57, Bagalpur 68, Kiŝanganĝ 72, Malda 82, Madhepura 88, Saharsa 104, subŝtata ĉefurbo Patnao 244, Kolkata 342, tutlanda ĉefurbo Delhio 1080, Mumbajo 1683 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

En tiu areo apartenis al la en:Mithila (region) antaŭ Kristo. La distrikto Katihar estis establita dum dominado de Mogola Imperio. Inter 1770-1947 la britoj regis. En 1973 estis deklarita la sendependa distrikto Katihar.

Eduko redakti

En Katihar la plej alta eduko okazas en universitato kaj pluraj altlernejoj.

Lingvoj redakti

En Katihar oni parolas plej ofte majtile, iome urdue kaj angike.

Religioj redakti

En Katihar la plej ofta religio estas la hinduismo kun 77%, poste islamo (22%), la ceteraj religioj estas malpli, ol 1%.

 
Religia edukejo en Katihar

Klimato redakti

En Katihar la temperaturo varias inter 18-31 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 1600 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter majo kaj oktobro tre ofte pro la musono.

Trafiko redakti

En Katihar venas 5 fervojaj linioj el Purnia, Rajganĝ, Malda, Gango kaj Monger. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Siliguri.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Altlernejo en Katihar