Patnao [25.611°N 85.144°E] estas la ĉefurbo de la gubernio Biharo en Barato. La moderna urbo Patnao estas apud la suda bordo de la rivero Gango. Aliaj riveroj kiuj fluas tra la urbo estas Kosi, Sone kaj Gandak. Patnao estas ĉirkaŭ 25 km longa kaj 10 km larĝa. La loĝantaro de la urbo nombras ĉirkaŭ 1,8 milionoj.

Patnao
Patna Montage 2014.jpg
Administrado
Poŝtkodo 800001 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 684 222  (2011) [+]
Loĝdenso 16 935 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 37′ N, 85° 8′ O (mapo)25.6185.141388888889Koordinatoj: 25° 37′ N, 85° 8′ O (mapo) [+]
Alto 58 m [+]
Areo 99,45 km² (9 945 ha) [+]
Situo de Patnao
Situo de Patnao

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Patna [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

La rivero Gango estas sankta rivero en Barato. La rivero fluas tra la urbo Patnao. La ponto trans la rivero nomiĝas Mahatma Gandhi Setu. Ĝi estas 5575 m longa kaj estas unu el la plej longaj pontoj en la mondo.

KlimatoRedakti

De malfrua marto ĝis frua junio estas la somera sezono; de malfrua junio ĝis malfrua septembro estas musono; kaj de novembro ĝis februaro estas vintro. La plej alta temperaturo estas 47 °C, la plej malalta estas 1 °C.

KomunikojRedakti

Patnao estas bone konektita per aero kaj per vojo. Patnao estas 1.015 km de Delhio; 1.802 km de Mumbajo; kaj 556 km de Kolkato.

Vizitindaj lokojRedakti

La temploj: Hanuman Mandir, Patan Devi, Birla Mandir, kaj Kali Mandir Takht Shri Harmandir Saheb estas unu el la kvin centroj de Sikhismo

Estas kvin Gurudvaroj - sikhaj preĝejoj - en Patnao: Gurdwara Pahila Bara, Gurdwara Gobind Ghat, Gurdwara Guru ka Bagh, Gurdwara Bal Leela kaj Gurdwara Handi Sahib.

Gravaj islamaj vizitindaĵoj estas: Phulwari Sharif, Maner Sharif, Sher Shah Suri Masjid, Pathar ki Masjid, Nagholkothi kaj Begu Hajjam.

Patnao estas ankaŭ la vojo al jenaj vizitindaj lokoj en Biharo:

Eksteraj ligilojRedakti

[1][rompita ligilo]