Arrah, hindie आरा estas urbego en norda Barato, en okcidenta parto de subŝtato Biharo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Laŭ mitologioj la vorto "Arrah" estis derivita de la sanskrita vorto Aranja, kiu signifas arbaron.

Arrah
urbo
Administrado
Poŝtkodo 802301
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 34′ N, 84° 40′ O (mapo)25.56305555555684.671111111111Koordinatoj: 25° 34′ N, 84° 40′ O (mapo) [+]
Alto 190 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Arrah (Biharo)
Arrah (Biharo)
DEC
Arrah
Arrah
Situo de Arrah
Arrah (Barato)
Arrah (Barato)
DEC
Arrah
Arrah
Situo de Arrah

Map

vdr
Vido al domoj en Arrah

Demografio redakti

En 2011 Arrah havis 182 241 da loĝantoj kun legopovo 78%. Arrah atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.

Geografio redakti

Arrah situas sur averaĝa alteco de 190 m super la marnivelo. Ĉapra troviĝas 27, subŝtata ĉefurbo Patnao 48, Ĝehanabad 49, Ballia 56, Haĝipur 58, Buksar 68, Sivan 81, Sasaram 92, Kolkata 502, tutlanda ĉefurbo Delhio 812, Mumbajo 1420 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Arrah estis fondita en 1529 kiel "Ŝahabad" kun la signifo "urbo de la ŝaĥo". Dum la hindia ribelo de 1857 domo estis sieĝita dum ok tagoj.

Ekonomio redakti

Industrio de Arrah baziĝas al amasa produktado de brikoj el sabloj, kiu estas minata tre proksime. La areo estas tre fekunda kaj konsiderita kiel plej bona tritika kultiva loko de Biharo. Oni kultivas ankaŭ rizojn kaj mangojn.

Eduko redakti

En Arrah la plej altnivelaj instruoj okazas en universitato kaj altlernejoj.

 
Domo en Arrah

Lingvoj redakti

En Arrah la plej oftaj lingvoj estas la bojpura (77%), hindia (12,5%) kaj urdua (10%) lingvoj.

Religioj redakti

La ĉefa religio en Arrah estas hinduismo kun iomete pli ol 92%, poste islamo 6,5%, la ceteraj religioj estas malpli ol 1%.

Trafiko redakti

 
Ponto inter Arrah kaj Ĉapra

Al Arrah alvenas 3 fervojaj linioj el Buksar, Patnao (tra ponto) kaj Sasaram. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La mapo anoncas flughavenon loke, sed dateno mankas. La plej proksima flughaveno fakte funkcias en Patnao.

Klimato redakti

Arrah situas en humida subtropika klimato (Cwa), kiu taŭgas por la agrikulturo. La temperaturo varias jare averaĝe inter 21-31 °C. Jare pluvas mezume 1190 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeojk fine kristana kirko el 1911
  • domo de Arrah konstruita dum la brita erao
  • ponto inter Arrah kaj Patnao, apude la plej malnova fervoja ponto de Hindio el 1862
  • ponto inter Arrah-Ĉapra 1920 metrojn longa

Fontoj redakti

  • WikiTrans