Ĝehanabad
Ĝehanabad, hindie जहानाबाद estas municipo kaj urbego en nordorienta Barato, en suda parto de subŝtato Biharo, en kantono de Gaja (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas distrikta sidejo.
Ĝehanabad | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 804408 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 103 202 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 13′ N, 84° 59′ O (mapo)25.21361111111184.987222222222Koordinatoj: 25° 13′ N, 84° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 54 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
En 2011 Ĝehanabad havis 103 282 da loĝantoj kun legopovo 77%, pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio redakti
Ĝehanabad situas en la nordhinda ebenaĵo laŭ alteco de 54 m super la marnivelo. Masaurhi troviĝas 16, subŝtata ĉefurbo Patnao 45, Gaja (Barato) 48, Arrah 49, Bihar Ŝarif 52, Navada 67, Aŭrangabad (Biharo) 81, Dehri 89, Kolkato 453, ĉefurbo Delhio 858, Mumbajo 1433 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
La malnova nomo de Ĝehanabad estis Bhelavar. Ekde 1872 ĝi apartenis al distrikto de Gaja. Nova distrikto estis eltranĉita en 1986, kie Ĝehanabad ricevis la sidejan rangon.
Ekonomio redakti
Ĝehanabad estas agrikultura urbo.
Religioj redakti
La ĉefa religio en Ĝehanabad estas hinduoj (77%), poste islamanoj (22%), la cetraj religioj malpli, ol 1%.
Lingvoj redakti
En Ĝehanabad la loĝantaro parolis plej ofte magahie, dum la oficiala lingvo estas la hindia.
Klimato redakti
Ĝehanabad situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas pli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono. La temperaturo varias inter 19-32 °C.
Trafiko redakti
Ĝehanabad havas trairan fervojan linion el la direktoj de Patnao kaj Gaja. 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksimaj flughavenoj estas en Patnao kaj Gaja.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans