Bihar Ŝarif, hindie बिहार शरीफ़ estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en centra parto de la subŝtato Biharo, en kantono de Patnao, en distrikto Nalanda, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo estas kombinaĵo de du vortoj: Bihar kun la signifo monaĥejo Ŝarif kun la signifo nobla.

Bihar Ŝarif
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 803101
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 12′ N, 85° 31′ O (mapo)25.285.52Koordinatoj: 25° 12′ N, 85° 31′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bihar Ŝarif (Biharo)
Bihar Ŝarif (Biharo)
DEC
Bihar Ŝarif
Bihar Ŝarif
Situo de Bihar Ŝarif
Bihar Ŝarif (Barato)
Bihar Ŝarif (Barato)
DEC
Bihar Ŝarif
Bihar Ŝarif
Situo de Bihar Ŝarif

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bihar Sharif [+]
vdr
Urbodomo de Bihar Ŝarif

Demografio redakti

En 2011 Bihar Ŝarif havis 297 268 da loĝantoj kun legopovo 75%, pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio redakti

Bihar Ŝarif situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ rivero laŭ averaĝa alteco de 55 m super la marnivelo. La grundo estas tre fekunda. Pavapuri troviĝas 12, Gango 30, Ŝejkhupura kaj Navada po 36, Ĝehanabad 52, Lakhisaraj 59, subŝtata kaj kantona sidejo Patnao 60 (voje 74), Haĝipur 63, Gaja (Barato) kaj Begusaraj 68, Samastipur 79, Monger 98, Darbhanga 113, Hazaribag 135, Deoghar 143, Kolkato 413, ĉefurbo Delhio 906, Mumbajo 1579 kilometrojn (aere) [1].

 
Urbopanoramo

Historio redakti

Grava budhana monaĥa edukejo estis konstruita en Bihar Sharif. En la frua 14-a jarcento la urbo estis konkerita fare de la Delhia Sultanlando, ekde tiam diversaj islamaj dinastioj regis, pli poste la britoj ĝis la sendependeco en 1947. La municipa statuso estis deklarita en 1867. Tumultoj okazis en 2023 dum festivalo kaj religiema biblioteko estis fajrodetruita. Bruliĝis pli ol 4,500 libroj, inkluzive de antikvaj manuskriptoj kaj islamaj tekstoj skribitaj en kaligrafio.

Ekonomio redakti

La agrikultura komerco kaj eduko estas la motoro en la ekonomio. En la urba najbareco oni kultivas precipe legomojn (terpomojn, mustardojn). Menciindas la turismo kaj produktado de vestaĵoj, cigaredoj.

Religioj redakti

Enn Bihar Ŝarif vivas hinduoj preskaŭ 66%, poste islamanoj 34%.

Lingvoj redakti

En Bihar Ŝarif la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, tamen la loka lingvo estas la en:Magahi language.

Edukado redakti

En Bihar Ŝarif la plej altnivelaj instruadoj okazas en universitato kaj pluraj altlernejoj.

Trafiko redakti

 
Vendejego

Bihar Ŝarif akceptas 3 fervojajn liniojn, 5 ĉefvojojn kaj 2 flankovojojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Patnao.

Vidindaĵoj redakti

  • gravaj budhanaj, hinduaj kaj islamaj heredaĵoj
  • pluraj preĝejoj
  • muzeo
  • maŭzoleo
  • ruinoj de la antikva Nalanda estas Monda Heredaĵo de Unesko proksime

Fontoj redakti

  • WikiTrans