Lakhisaraj, hindie लखीसराय estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en centra parto de la subŝtato Biharo, en kantono de Monger, en la samnoma distrikto Lakhisaraj, kie ĝi estas ties sidejo.

Lakhisaraj
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 811311
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 10′ N, 86° 6′ O (mapo)25.17055555555686.102777777778Koordinatoj: 25° 10′ N, 86° 6′ O (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Lakhisaraj (Biharo)
Lakhisaraj (Biharo)
DEC
Lakhisaraj
Lakhisaraj
Situo de Lakhisaraj
Lakhisaraj (Barato)
Lakhisaraj (Barato)
DEC
Lakhisaraj
Lakhisaraj
Situo de Lakhisaraj

Map

vdr

Demografio redakti

En 2013 Lakhisaraj havis 117 916 da loĝantoj (laŭ la rusa paĝo) kun legopovo 70% en 2011.

Geografio redakti

Lakhisaraj situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ rivero, laŭ averaĝa alteco de 41 m super la marnivelo. Begusaraj troviĝas 28, kantona sidejo Monger 44, Pavapuri 57, Bihar Ŝarif 59, Navada 65, Samastipur 83, Deoghar 97, subŝtata sidejo Patnao 108, Kolkato 371, ĉefurbo Delhio 960, Mumbajo 1531 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Origine Lakhisaraj estis establita dum la mezepoko kiel religia centro apartenanta al distrikto de Monger. La nova distrikto Lakhisaraj en 1994 estis fondita. La regiono estas fama pro hinduaj kaj budhanaj diaĵoj. En la budhana literaturo tiu loko estas konata kiel Angutri.

Religioj redakti

Preskaŭ 95% de la populacio estas hinduoj, proksimume 5% estas islamanoj.

Lingvoj redakti

En Lakhisaraj la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, tamen la lokaj lingvoj estas la en:Magahi language kaj en:Angika.

Edukado redakti

En Lakhisaraj la plej altnivelaj instruadoj okazas en universitatoj kaj altlernejoj. Menciindas, ke en la historiaj tempoj tiu loko estis studcentro de multaj klerigitaj saĝuloj kaj sanktuloj.

Trafiko redakti

Lakhisaraj akceptas 4 fervojajn liniojn, ankaŭ kelkajn ĉefvojojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Patnao.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans