Ballia
Ballia, hindie बलिया, urdue بليا estas urbego kaj municipo en norda Barato, en la plej orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Pro ĝia signifa kontribuo en la hinda sendependeca movado Ballia ankaŭ estas konata kiel "Ribelema Ballia".
Ballia | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 277001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 46′ N, 84° 9′ O (mapo)25.762584.151944444444Koordinatoj: 25° 46′ N, 84° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 159 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ballia, Uttar Pradesh [+] | |||
Demografio redakti
En 2011 Ballia havis 104 424 da loĝantoj kun legopovo 83%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo. Ballia atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) fine de la 1990-aj jaroj.
Geografio redakti
Ballia situas sur ebenaĵo laŭ rivero Gango sur averaĝa alteco de 66 m. super la marnivelo. Buksar troviĝas 28, Sivan 56, Arrah 56, Ĉhapra 58, Ghazipur 61, Mau 62, Varanasio 125 (voje 140), Deoria 91, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 345, Kolkato 556, tutlanda ĉefurbo Delhio 756, Mumbajo 1387 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Ballia estis praa loĝloko, kie vivis eĉ barataj sanktuloj, saĝuloj. Origine Ballia situis rekte laŭ Gango, sed la rivera erozio ĉiam detruis gravajn partojn, tial en 1900 ĝi estis lokita iomete pli for. En 1942 revoluciuloj liberigis la urbon kaj deklaris sendependecon de la britoj.
Ekonomio redakti
Ballia estas agrikultura urbo, en la aglomeraĵo oni produktas rizojn, sukerkanojn, hordeojn, miliojn, pizojn, fabojn kaj oleajn semojn. Apud la urbego oni aranĝas ĉiujare brutfoiron, kiu daŭras monaton kaj ĝi estas la dua plej granda en Barato.
Religio redakti
La ĉefa religio en Ballia estas hinduismo (92,5%), poste islamo (7%), iomete aliaj.
Eduko redakti
En Ballia la plej alta eduko okazas en ŝtata universitato fondita en 2016.
Lingvoj redakti
En Ballia la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj la loka dialekto en:Bhojpuri language.
Klimato redakti
Ballia situas en subtropika klimato. Averaĝe pluvas jare po 684 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas. La jara temperaturo varias inter 18-31 °C.
Trafiko redakti
La Ballia kuras tri fervojaj linioj el Ghaziabad, Mau kaj Deoria, krome tri ĉefvojoj kaj unu flankovojo. Ponto tra la rivero ne ekzistas. La plej proksima flughaveno funkcias en Patnao.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj
Fontoj redakti
- WikiTrans