Ghazipur
Ne miskomprenu kun Gazipur!
Ghazipur | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 233001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 121 020 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 6 613 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 35′ N, 83° 34′ O (mapo)25.58333333333383.566666666667Koordinatoj: 25° 35′ N, 83° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 61 m [+] | ||
Areo | 18,3 km² (1 830 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ghazipur [+] | |||
Ghazipur, hindie ग़ाज़ीपुर, urdue غازیپور estas urbego en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Demografio
redaktiEn 2016 Ghazipur havis 110 698, kun la aglomeraĵo 121 136 da loĝantoj kun legopovo 86%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiGhazipur situas sur ebenaĵo laŭ rivero Gango sur averaĝa alteco de 62 m. super la marnivelo. Buksar troviĝas 42, Mau 44, Ballia 61, Varanasio 64, Azamgarh 66, Ĝaŭnpur 90, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 297, Kolkato 592, tutlanda ĉefurbo Delhio 714, Mumbajo 1327 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiGhazipur estis fondita ĉirkaŭ 1330 fare de muslima kolonelo, kiu venkis la lokan raĝon. La unua Scienca Societo de Hindio estis establita en Ghazipur en 1862.
Ekonomio
redaktiGhazipur estas agrikultura urbo, kie la plej grava produktaĵo estas la opio por medikamentoj. Tiu uzino estis establita fare de la Brita Orienthinda Kompanio en 1820. La urba malgranda industrio produktas meblojn, ledojn, ŝuojn, teksmaŝinojn kaj potojn.
Religio
redaktiLa ĉefa religio en Ghazipur estas hinduismo (72%), poste islamo (27%) kaj aliaj malpli, ol 1%.
Eduko
redaktiEn Ghazipur en altlernejo okazas la plej alta eduko.
Lingvoj
redaktiEn Ghazipur la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj la loka en:Bhojpuri language.
Klimato
redaktiEn Ghazipur estas subtropika klimato. Averaĝe pluvas jare po 1110 mm. En la jara temperaturo estas grandaj diferencoj inter somero kaj vintro.
Trafiko
redaktiGhazipur akceptas trajnojn el Ĝaŭnpur kaj Ballia, aliflanka linio finiĝas en la alia flanko de la rivero. 3 ĉefvojoj kuras al diversaj direktoj, krome la kvara ĉefvojo venas tra la riverponto. La urbego estas signifa rivera haveno. Loke ekzistas flughaveno, alia en Varanasi.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans