Deoria
Deoria, hindie देवरिया, urdue دیوریا estas urbego en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Deoria | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 274509 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 129 570 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 8 003 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 30′ N, 83° 47′ O (mapo)26.50166666666783.779166666667Koordinatoj: 26° 30′ N, 83° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 68 m [+] | ||
Areo | 16,19 km² (1 619 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Deoria, Uttar Pradesh [+] | |||
Demografio redakti
En 2011 Deoria havis 129 479 da loĝantoj kun legopovo 87%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo. Deoria atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1990-aj jaroj.
Geografio redakti
Deoria situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 68 m. super la marnivelo en proksimeco de subŝtato Biharo. Gorakhpur troviĝas 45, Mau 63, Sivan kaj Bagaha 66, Bettiah 72, Azamgarh 77, Ballia 91, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 288 (voje 317), Kolkata 640, tutlanda ĉefurbo Delhio 691, Mumbajo 1410 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Deoria iam estis parto de Kosalo - ĉefa centro de la arja kulturo. Baldaŭ ĝi apartenis al pluraj regnoj. La nuna administra divido estiĝis en 1946.
Ekonomio redakti
Ekonomio de Deoria baziĝas sur la sukera industrio. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sukerkanojn, rizojn, fabalojn kaj oleajn semojn.
Eduko redakti
En Deoria altlernejo funkcias ekde 1912.
Lingvoj redakti
En Deoria la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj en:Bhojpuri language. Tiu lasta lingvo praktike estas la gepatra lingvo de la loĝantoj.
Religioj redakti
La ĉefa religio en Deoria estas hinduismo kun preskaŭ (88%), poste islamo preskaŭ (12%).
Trafiko redakti
Deoria estas konektita rekte fervoje al Gorakhpur kaj Sivan. Du ĉefvojoj kaj kelkaj flankovojoj kuras al tiu urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Gorakhpur.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj
Fontoj redakti
- WikiTrans
- oficiala paĝo
-
Templo
-
Stacidomo