Bagaha
Bagaha, hindie बगहा estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Muzaffarpur, en distrikto de Okcidenta Ĉamparan.
Bagaha | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 845101 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 8′ N, 84° 4′ O (mapo)27.12584.065Koordinatoj: 27° 8′ N, 84° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 135 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiEn 2011 Bagaha havis 112 634 da loĝantoj kun legopovo 60% (laŭ germanlingva Vikipedio), la sama, ol la landa mezumo. Bagaha atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la frua 21-a jarcento.
Geografio
redaktiBagaha situas sur ebenaĵo laŭ Gandok en alteco de 135 m (laŭ rusa Vikipedio 79 m) super la marnivelo tre proksime al Utar-Pradeŝo kaj iom proksime al la nepala ŝtatlimo. Kuŝinagaro troviĝas 46, distrikta sidejo Bettiah 58, Deoria 66, Gorakhpur 80, Motihari 99, Sivan 105, Ĉapra 163, kantona sidejo Muzaffarpur 172, subŝtata ĉefurbo Patnao 199, Kolkata 668, tutlanda ĉefurbo Delhio 694, Mumbajo 1464 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiArkeologoj trovis restaĵojn el la mezepoko. La brita epoko daŭris inter 1765-1947.
Ekonomio
redaktiEn Bagaha la sola menciindaĵo estas la sukerfabriko.
Eduko
redaktiEn Bagaha altlernejo (filio de Muzaffarpur) funkcias.
Lingvoj
redaktiEn Bagaha la oficialaj lingvoj estas la bojpura, hindia kaj urdua lingvoj. Inter ili la bojpura estas parolita fare de la plimulto.
Religioj
redaktiLa ĉefa religio en Bagaha estas hinduismo kun 81%, poste islamo ĉirkaŭ 18%, pli poste aliaj religioj malpli, ol 1%.
Klimato
redaktiBagaha situas en humida subtropika klimato (Cfa). La temperaturo estas jare averaĝe 25 °C kaj varias inter 19-32 °C. Jare pluvas pli, ol 1000 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.
Trafiko
redaktiBagaha estas randa urbego, tial ĝi ne havas bonajn trafikeblecojn. La urbego havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn, krome solan alvenintan flankovojon. La plej proksima flughaveno funkcias en Kuŝinagaro. Enurbe aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- proksime arbaro kun tigroj
Fontoj
redakti- WikiTrans