Purnia
Purnia, hindie पूर्णियाँ prononco estas urbego, la kvara plej granda urbego de Biharo en nordorienta Barato, en orienta parto de subŝtato Biharo, en la samnomaj kantono kaj distrikto, kie ĝi estas sidejo de ambaŭ. Kelkaj supozas, ke la loknomo signifas laŭ sanskrita vorto Purna-Aranya kun signifo "kompleta ĝangalo".
Purnia | |||
---|---|---|---|
urbo urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 854301 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 310 817 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 47′ N, 87° 28′ O (mapo)25.7887.47Koordinatoj: 25° 47′ N, 87° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 36 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e9/Purnia_Skyline.jpg/220px-Purnia_Skyline.jpg)
Demografio
redaktiEn 2021 Purnia havis 282 248 da loĝantoj kun legopovo 73%, apenaŭ pli malalta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiPurnia situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 36 m super la marnivelo. Katihar troviĝas 29, Kiŝanganĝ 58, Rajganĝ 68, Madhepura 71, Bagalpur 80, Saharsa 89, subŝtata ĉefurbo Patnao 236, Kolkata 370, tutlanda ĉefurbo Delhio 1062, Mumbajo 1686 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiEn tiu loko pluraj regnoj funkciis, ekzemple Pundra Regno en:Mithila (region), Mogola Imperio. Komence de brita regado multaj homoj el Eŭropo venis al Purnia.
Ekonomio
redaktiPurnia estas granda ekonomia centro en Norda Biharo, jam la britoj zorgis pri defenda digo, kiu protektas la urbon kontraŭ la inundoj. Purnia estas provizita per agrikulturaj produktoj de ĝia ĉirkaŭa kamparo. La irigaciita aluvia grundo estis precipe konvena al rizoj, krome terpomoj, tritikoj, hordeoj, sukerkanoj, maizoj, en:Mithila Makhanaj, tabakoj, jutoj, kikeroj, kapsiketoj, lentoj. Purnia estas potenca kokaĵoproduktanto kaj fiŝobredanto. La agrikulturo tiris supren la komercon, tio la servojn.
Eduko
redaktiPurnia ĉiam estis centro de eduko en la norda Bihara regiono. Lernejo fondita en 1800 dum la periodo de brita rego estas la plej maljuna lernejo de Purnia. En Purnia pluraj altlernejoj kaj universitatoj funkcias.
Lingvoj
redaktiEn Purnia oni parolas hindie, majtile kaj bengale. La angla daŭre estas instruata en la anglaj mezlernejoj.
Religioj
redaktiEn Purnia la plej ofta religio estas la hinduismo kun 75%, poste islamo (23%), la ceteraj religioj estas malpli, ol 1%.
Klimato
redaktiPurnia estas konata pro sia favora klimato kun plejparte humida klimato. La temperaturo varias inter 18-31 °C. Jare pluvas 1665 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter majo kaj oktobro tre ofte pro la musono.
Trafiko
redaktiEn Purnia renkontiĝas en du stacidomoj resume 3 fervojaj linioj. 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. Enurbe aŭtobusoj kaj motoraj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Loke malgranda flughaveno funkcias, la fakta flughaveno en Bagdogra.
Vidindaĵoj
redakti- diversaj preĝejoj
Fontoj
redakti- WikiTrans