Malda

urbo en Okcident-Bengalio, Barato

Malda,Angla Urbo, bengale: ইংলিশ বাজার, laŭ alia informo ইংরেজ বাজার estas urbego en orienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Ĝi konsistas el du municipoj: Angla Urbo kaj Malnova Malda.

Malda
municipo de Okcident-Bengalio • urbego • setlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 205 521  (2011) [+]
Loĝdenso 2 537 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 0′ N, 88° 9′ O (mapo)25.00444444444488.145833333333Koordinatoj: 25° 0′ N, 88° 9′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 81 km² (8 100 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Malda (Okcidenta Bengalio)
Malda (Okcidenta Bengalio)
DEC
Malda
Malda
Situo de Malda
Malda (Barato)
Malda (Barato)
DEC
Malda
Malda
Situo de Malda

Map

vdr
Panoramo en Malda

Etimologio redakti

La loknomo Angla Urbo estas traduko de la origina Angrezābād, aplikita en la 17-a jarcento.

Demografio redakti

En 2011 Malda havis 324 237 da loĝantoj kun legopovo 75%.

Geografio redakti

Malda situas laŭ en:Mahananda River sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 17 m super la marnivelo. Rajganĝ troviĝas 66, Balurghat 68, Katihar 82, Baharampuro 105, Bagalpur 120, Siuri 152, Deogar 157, subŝtata ĉefurbo Kolkato 274, tutlanda ĉefurbo Delhio 1155, Mumbajo 1715 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

En tiu areo arkeologoj trovis restaĵojn el diversaj malnovaj tempoj. Pluraj regnoj ekzistis ĉi tie dum la konata historio. En 1813 la britaj regantoj kreis distrikton kun komuna magistrato kaj ekde 1947 ĝi apartenas al Okcidenta Bengalio.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo en Malda estas la bengala lingvo, al kiu la angla aldoniĝas.

Eduko redakti

En Malda la plej altnivela instruado okazas en universitato kaj altlernejoj.

 
Iama moskeo en Malda

Religio redakti

La hinduismo estas la primara religio en Malda kun 87%, poste sekvas la islamo kun 11%, krome ekzistas iomete aliaj religioj.

Trafiko redakti

Malda estas fervoja nodo pro pro apartaj 3 linioj kun kvar stacidomoj. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego, krome ekzistas enlanda flughaveno.

 
Stacidomo de Malda

Klimato redakti

Jare pluvas en Malda po 1554 mm averaĝe. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro dum musono. Tamen en decembro falas preskaŭ neniom. La temperaturo averaĝe estas 31,5 °C kaj varias inter 21-42 °C.

 
Maŭzoleo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans