Deogar,Devagar, hindie देवघर estas urbego en nordorienta Barato, same en nordorienta parto de subŝtato Ĝarkando, en la samnoma distrikto Deogar, kie ĝi estas ties sidejo. Ĝi estas grava pilgrima centro por hinduoj, kvazaŭ kultura ĉefurbo de Ĝarkando. Deogar estas didomo por Ŝivao.

Deogar
urbosetlejo • municipal corporation in India
Administrado
Poŝtkodo 814113
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203 116  (2011) [+]
Loĝdenso 603 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 29′ N, 86° 42′ O (mapo)24.4886.7Koordinatoj: 24° 29′ N, 86° 42′ O (mapo) [+]
Alto 254 m [+]
Areo 337 km² (33 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Deogar (Ĝarkhando)
Deogar (Ĝarkhando)
DEC
Deogar
Deogar
Situo de Deogar
Deogar (Barato)
Deogar (Barato)
DEC
Deogar
Deogar
Situo de Deogar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Deoghar [+]
vdr
Templo ĉe Deogar

Etimologio redakti

Deogar estas hinda vorto kun signifo de "loĝejo de la dioj kaj diinoj". Tiu loknomo havas 14-an jarcentan originon, en la pli fruaj tekstoj ĝi estis "Bajdyanat Dam", "Baba Dam" aŭ "B. Deogar”.

Demografio redakti

En 2011 Deogar havis 203 123 da loĝantoj kun legopovo 86%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio redakti

Deogar situas sur muntetoj kaj malaltaj montoj laŭ averaĝa alteco de 255 m super la marnivelo. Dhanbad troviĝas 82, Bagalpur 88, Asansol 93, Lakhisaraj 97, Gaja (Barato) 174, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 187, Kolkato 274, tutlanda ĉefurbo Delhio 1048, Mumbajo 1558 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Origino de Deogar venis el la antikvaj tempoj kiel sankta loko. Nuntempe ĉiujare inter julio kaj aŭgusto en Deogar proksimume 8 milionoj da fervoruloj venas el Hindio alportante benitan akvon de diversaj areoj de Gango.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Deogar konsistas plejparte el la religia turismo. La industrio konsistas el informadiko, oleindustrio, servoj kaj agrikulturo.

Lingvoj redakti

La oficialaj lingvoj en Deogar estas la hindia kaj en:khortha language, dum estas uzata ankaŭ lingvoj en:angika kaj santala lingvo.

Eduko redakti

En Deogar la plej altnivela eduko okazas en altlernejoj kaj institutoj.

Religio redakti

La hinduismo estas la primara religio en Deogar kun 94%. La kristanismo estas la dua plej grava religio kun 2,7%, fine islamanoj 2,2%.

Klimato redakti

En Deogar jare pluvas meze po 1175 mm. Precipe dum la musono pluvas.

 
Stacidomo en Deogar

Trafiko redakti

Deogar havas 2 fervojajn stacidomojn kaj el pluraj direktoj venas trajnoj. 5 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. Loke enlanda flughaveno funkcias.

Vidindaĵoj redakti

 
Templo ĉe Deogar
  • diversaj preĝejoj, precipe hinduaj; la templo por Ŝivao havas piramidan turon, 72 futojn altan
  • nacia parko proksime
  • infana amuzejo

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Templo ĉe Deogar