Uluberia
Uluberia bengale: উলুবেড়িয়া estas industria urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Haora. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.
Uluberia | |||
---|---|---|---|
municipo de Okcident-Bengalio • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 711315 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 235 345 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 28′ N, 88° 7′ O (mapo)22.4788.11Koordinatoj: 22° 28′ N, 88° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Uluberia [+] | |||
Demografio redakti
En 2011 Uluberia havis 222 240 (kun la aglomeraĵo 235 345) da loĝantoj kun legopovo 81%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Geografio redakti
Uluberia situas sur ebenaĵo laŭ rivero Hugli en averaĝa alteco de 1 m super la marnivelo. La rivero kaŭzas signifan erozion. Maheŝtala troviĝas 13, subŝtata ĉefurbo Kolkato 30, Balli kaj distrikta sidejo Haora po 31, Raĝpur Sonarpur 38, Holdia 46, Midnapore 79, Ĥargopur 81, tutlanda ĉefurbo Delhio 1287, Mumbajo 1635 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
En 1873 la nuna Uluberia havis loknomon "Mahiŝreĥa", kiu poste estis renomita kiel Uluberia en 1882. Signifa nombro da rifuĝintoj el Orienta Pakistano venis en 1947. La municipo estis formita en 1982.
Ekonomio redakti
Uluberia estas signifa industria urbego kun pluraj industriaj zonoj. Historie ĝi estis signifa prilaborado de jutoj. Paŝo post paŝo tiu industrio malaperis, anstataŭ oni fabrikas modernaĵojn, ekzemple motorciklojn.
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo en Uluberia estas la bengala, al kiu la angla aldoniĝas.
Eduko redakti
En Uluberia la altlernejo estis establita en 1948, baldaŭ institutoj. El ili plej grava estas la botanika instituto.
Religioj redakti
En Uluberia vivas hinduoj ĉirkaŭ (55%) kaj islamanoj ĉirkaŭ (45%), apenaŭ aliaj.
Klimato redakti
Uluberia troviĝas en tropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Aw. La meza temperaturo varias inter 21-31 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ po 1616 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter majo kaj oktobro tre ofte pro la musono.
Trafiko redakti
Uluberia havas trairan fervojan linion en etapo Ĥargopur-Haora, same trairan ĉefvojon. Al la urbego kuras ankaŭ 3 flankovojoj. La rivero havas pramservon, la plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias ĉe Kolkato.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Stacidomo
-
Industria zono
-
Monaĥejo