Nacia Parko Sundarbans

La Nacia Parko Sundarbans (angle Sundarbans National Park) estas nacia parko, tigrorezervejo, kaj biosfera rezervejo en Okcidenta Bengalo, Barato. Ĝi estas parto de mangrovejo Sundarbans en la Ganga Delto, kaj apuda al la Sundarbana Rezervarbaro en Bangladeŝo. La delto estas dense kovrita de mangrovejoj, kaj estas unu el la plej grandaj rezervejoj por la Bengala tigro. Ĝi estas hejmo ankaŭ de vario de birdoj, reptilioj kaj senvertebruloj, kiel la Mara krokodilo. La nuna Sundarbana Nacia Parko estis deklarita kiel la kerna areo de la Sundarbana Tigrorezervejo en 1973 kaj kiel natura rezervejo en 1977. La 4an de majo 1984 ĝi estis deklarita nacia parko. Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1987,[1][2] kaj Ramsar-loko ekde 2019.[3]

Nacia Parko Sundarbans
nacia parko [+]

LandoBarato
SubŝtatoOkcidenta Bengalo

Proksima urboKolkato

Koordinatoj21° 43′ 59″ N, 88° 52′ 8″ O (mapo)21.7331876588.86896612Koordinatoj: 21° 43′ 59″ N, 88° 52′ 8″ O (mapo)
Areo1 330,12 km² (133 012 ha) [+]

Estiĝo1984
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoNatura
Jaro1987 (11)
Numero452
Kriterioj(ix), (x)

Nacia Parko Sundarbans (Okcidenta Bengalio)
Nacia Parko Sundarbans (Okcidenta Bengalio)
DEC
Nacia Parko Sundarbans
Nacia Parko Sundarbans
Lokigo de Okcidenta Bengalio en Barato
Map
Nacia Parko Sundarbans
Vikimedia Komunejo:  Sundarbans National Park [+]
vdr
Mapo de la protektitaj areoj de la barata Sunderban, montrante la limojn de la tigrorezervejo, de la nacia parko kaj de tri naturrezervejoj, konservadaj kaj gastejaj centroj, urboj, kaj alirejoj. La arbara (malhelverde) areo konstituas la biosferan rezervejon.
Tigro en Nacia Parko Sundarbans.

La unua arbara administracia dividaĵo kiu havis jurisdikcion super Sundarbans estis establita en 1869. En 1875 granda parto de la mangrovejoj estis deklarita rezervarbaroj laŭ la leĝo Forest Act, 1865 (Act VIII de 1865). La ceteraj partoj de la arbaro estis deklarita rezerveja arbaro la venontan jaron kaj la arbaro, kiu estis ĝis tiam administrita de la civila administracio de la distrikto, estis metita sub la kontrolo de la Arbara Departemento. Arbardivizio, kiu estas la baza arbara administracio, estis kreita en 1879 havante sidejon en Kulno, Bangladeŝo. La unua administra plano estis verkita por la periodo 1893–1898.[4][5]

En 1911, ĝi estis priskribita kiel areo de neekzamenita rubzono kaj estis ekskludita el la nombrado. Ĝi poste etendiĝis 266 kilometrojn el la elfluejo de la rivero Hugli ĝis la elfluejo de la rivero Megno kaj tiel ĝi estis bordita interne per la tri loĝdistriktoj de la 24 "pargana", Kulno kaj Barizalo. La totala areo (inklude akvon) estis ĉirkaŭkalkulita je 16 900 kvadrataj kilometroj. Ĝi estis akveja ĝangalo, en kiu tigroj kaj aliaj naturaj bestoj abundas. Klopodoj por reklamado ne estis sukcesaj. La Sundarbans estas ĉie interirita de riverkanaloj kaj rojoj, kelkaj el kiuj havigas akvajn komunikvojojn tra la tuta Bengala regiono kaj por vaporoj kaj por ŝipoj de indiĝenoj. La plej granda parto de la delto estas en Bangladeŝo.

Notoj redakti

  1. "Sundarbans National Park". World Heritage: Unesco.org. Alirita la 24an de majo 2020.
  2. "Sundarbans National Park" (pdf). Unesco. Alirita la 24an de majo 2020.
  3. "Sundarban Wetland". Ramsar Sites Information Service. Alirita la 24an de majo 2020.
  4. Hussain, Z.; Acharya, G., eds. (1994). Mangroves of the Sundarbans. Volume 2, Bangladesh. Bangkok: International Union for Conservation of Nature and Natural Resources. OCLC 773534471.
  5. UNDP (1998). Integrated resource development of the Sundarbans Reserved Forests, Bangladesh. Arkivigite je 2017-05-23 per la retarkivo Wayback Machine Volume I Project BGD/84/056, Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj, Dako, Bangladeŝo.