Ramsar-loko estas malsekejo deklarita de internacia gravo laŭ la Ramsar-Interkonsento.[1]

Lageto Kabukurinuma apud Osaki, Japanujo.

La Konvencio pri Malsekejoj, konata kiel Ramsar-Interkonsento, estas interregistara media traktato establita en 1971 fare de UNESCO, kiu ekvalidiĝis en 1975. Ĝi havigas nacian agadon kaj internacian kunlaboradon rilate al la konservado de malsekejoj (humidejoj), kaj ampleksan elteneblan uzadon de ties rimedoj.[1]

Ramsar identigas humidejojn de internacia gravo, ĉefe tiujn kiuj havigas habitatojn por anseroformaj birdoj.

Je 2016, estis 2 231 Ramsar-lokoj, kiuj protektas 21 4936 005 ha, kaj 169 ŝtataj registaroj estas nune partoprenantaj.[1]

Listoretejoj redakti

Ramsar-lokoj estas registritaj en la Listo de Ramsar-malsekejoj de internacia gravo.[2]

La neprofit-cela organizo Wetlands International havigas aliron al la Ramsar-datumbazo tra la Ramsar Sites Information Service.[3]

Ramsar- lokaj kriterioj redakti

 
Marĉoj de Long Point, Ontario.

Malsekejo povas esti konsiderata internacie grava se okazas iu el la jenaj naŭ kriterioj:[4]

  • 1a Kriterio: "ĝi enhavas gravan, raran aŭ unikan ekzemplon de natura aŭ preskaŭ-natura malsekaja tipo troviĝanta ene de taŭga biogeografia regiono."
  • 2a Kriterio: "ĝi subtenas vundeblajn, endanĝeritajn, aŭ draste endanĝeritajn speciojn aŭ minacatajn ekologiajn komunumojn."
  • 3a Kriterio: "ĝi subtenas populaciojn de plantaj kaj/aŭ animalaj specioj gravaj por la pluteno de la biologia diverseco de partikulara biogeografia regiono."
  • 4a Kriterio: "ĝi subtenas plantajn kaj/aŭ animalajn speciojn je kritika stadio en ties vivocikloj, aŭ havigas rifuĝejon dum malfavoraj kondiĉoj."
  • 5a Kriterio: "ĝi regule subtenas 20 000 aŭ pliajn akvobirdojn."
  • 6a Kriterio: "ĝi regule subtenas 1% de individuoj en populacio de unu specio aŭ subspecio de akvobirdo."
  • 7a Kriterio: "ĝi subtenas gravan proporcion de indiĝenaj fiŝaj subspecioj, specioj aŭ familioj, de viv-historiaj stadioj, speciajn interagadojn kaj/aŭ populaciojn kiuj estas reprezentaj de la malsekejaj profitoj kaj/aŭ valoroj kaj tiel kontribuas al la tutmonda biologia diverseco."
  • 8a Kriterio: "ĝi estas grava fonto de manĝaĵoj por fiŝoj, de frajejoj, idozorgado kaj/aŭ migradvojoj kie fiŝoj ariĝas, ĉu ene de la malsekejo aŭ aliloke."
  • 9a Kriterio: "ĝi regule subtenas 1% el la individuoj de populacio de unu specio aŭ subspecio dependanta el la malsekejo de nebirda animala specio."

Referencoj redakti