Nabadvip, bengale: নবদ্বীপ, historie Nadia estas urbego, municipo, iama sidejo kaj sankta loko de hinduoj en orienta Barato, en orienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Nadia.

Nabadvip
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 741302
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125 543  (2011) [+]
Loĝdenso 12 797 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 25′ N, 88° 22′ O (mapo)23.40882222222288.365736111111Koordinatoj: 23° 25′ N, 88° 22′ O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 9,81 km² ( 981 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Nabadvip (Okcidenta Bengalio)
Nabadvip (Okcidenta Bengalio)
DEC
Nabadvip
Nabadvip
Situo de Nabadvip
Nabadvip (Barato)
Nabadvip (Barato)
DEC
Nabadvip
Nabadvip
Situo de Nabadvip

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nabadwip [+]
vdr
Riverbordo kun templo en Nabadvip

Etimologio redakti

La loknomo estas derivita de de la bengalaj vortoj "naba kaj dwipa" kun la signifo nova insulo.

Demografio redakti

En 2011 Nabadvip havis 125 543 (kun la aglomeraĵo 175 474) da loĝantoj kun legopovo 88%. Nabadvip atingis la internacian kvalifikon urbego ĉirkaŭ 1980.

Geografio redakti

Nabadvip situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 16 m super la marnivelo. Distrikta sidejo Kriŝnanagar (Okcidenta Bengalio) troviĝas 13, Ŝantipur (Okcidenta Bengalio) 18, Kaljani 49, Bordoman 53, Bangaon 62, Bolpur kaj Baharampuro po 77, subŝtata ĉefurbo Kolkato 93, tutlanda ĉefurbo Delhio 1256, Mumbajo 1684 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Nabadvip estis fondita supozeble en 1063. Inter 1179 kaj 1206 tiu loko estis dinastia sidejo. En 1202 islamaj konkerintoj akiris tiun areon, sed la urbo restis grava centro de kulturo, eduko kaj religio, daŭre daŭre signifa loko de tradiciaj sanskritaj lernejoj.

Ekonomio redakti

En Nabadvip oni prilaboras orojn, bronzojn, latunojn, teksaĵojn, ceramikaĵojn, horloĝojn.

Religio redakti

La hinduismo estas praktike la nura religio en Nabadvip kun 99%, poste sekvas la islamo kun preskaŭ 1%.

Eduko redakti

 
Lernejo de Nabadvip

En Nabadvip la plej altnivela instruado okazas en altlernejo. Menciindas la tradiciaj sanskritaj lernejoj.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo en Nabadvip estas la bengala lingvo.

Klimato redakti

En Nabadvip jare pluvas preskaŭ ekskluzive dum la somera musono inter majo-oktobro averaĝe 1469 mm. La temperaturo varias inter 21-32 °C.

 
Stacidomo de Nabadvip

Trafiko redakti

Nabadvip havas trairan fervojan linion ekde 1913 kun stacidomo. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La rivero havas ponton. La plej proksima flughaveno funkcias en Kolkato.

Famuloj redakti

  • Ĉaitanja naskiĝis ĉi tie, poste la urbo estas hindua pilgrimloko

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
Bildoj pri Nabadvip
 
Unika templo
 
Templo
 
Statuo
 
Ponto