Nepala lingvo

hind-arja lingvo parolata en Nepalo

La nepala lingvo (नेपाली (nepālī)) estas lingvo de la hindirana lingvaro parolata en Nepalo, Barato, kaj Butano. Ĝi estas la oficiala lingvo de Nepalo. Oni skribas la nepalan per la skribsistemo devanāgarī.

Nepala lingvo
Mapo
natura lingvomakrolingvomoderna lingvolingvovario
hindarja lingvaro • norda hindarja lingvaro • Eastern Pahari
Parolantoj 15 800 000
Skribo nagario
Oficiala statuso
Reguligita de Nepal Academy
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ne
  ISO 639-3 nep
  Glottolog nepa1254
Angla nomo Nepali
Franca nomo népalais
vdr
Nepālī

La esperanta vorto Nepala lingvo povas aludi al la nevara lingvo, oficiale konata en Nepalo kiel नेपाल भाषा (Nepāl bhāsā) respektive "nepalbasa" lingvo, la originala lingvo de Katmanduo, aŭ al la nacia lingvo de Nepalo.

Historie, la loknomo "Nepalo" havis du sencojn: oni nomis per la vorto "Nepalo" kaj la Katmanduan Valon, kaj la nacion kiun unuigis en la jaro 1768 la reĝo Prithvi Narājan Ŝāha. En la Valo, la plej parolata lingvo estis la tibetobirma lingvo de la nevaroj. Prithvi Narājan venis de Gorkha (100 km nordokcidente de Katmando) kaj kunportis sian denaskan hindeǔropan lingvon, kiu iĝis nacia lingvo.

Tiu duobla senco ankoraŭ vivas eĉ hodiaǔ. En la nepala nacia lingvo, oni nomas la tibetobirman Katmanduan lingvon Newah Bhaaye aŭ Nepalo basa kiu signifas Nepalo-lingvo (नेपाल भाषा) kaj la hindeǔropan nacian lingvon nepala lingvo (नेपाली भाषा).

Literaturo redakti

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/03, paĝo 11: La nepalia verkita de Bradley Kendal.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti