La Bengala Subaho estis subdividaĵo de la Mogola Imperio enhavanta teritoriojn kiuj nun estas en moderna Bangladeŝo kaj la barataj ŝtatoj Okcidenta Bengalo kaj Odiŝo inter la 16a kaj la 18a jarcentoj. Tiu ŝtato estis establita post la dissolvo de la Bengala Sultanlando, kiam la regiono estis absorbita en unu el la plej grandaj imperioj en la mondo. La Mogoloj ludis gravan rolon en la disvolvigo de la modernaj Bengalaj kulturo kaj socio.

Bengala Subaho
1576 – 1757
provinco • subah
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La Mogola ekhavigo de Bengalio progresis dum la regadoj de la du unuaj imperiestroj Babur kaj Humajun.
Akbar disvolvigis la modernan bengalan kalendaron.

Bengalo estis la plej riĉa provinco de la Mogola Imperio.[1] Ĝi generis ĉirkaŭ 50% el la Malneta enlanda produkto kaj ĉirkaŭ 12% el la malneta tutmonda produkto,[2] tutmonde hegemonia en industrioj kiaj la tekstila fabrikado kaj ŝipkonstruado,[3][4][5] kaj la ĉefurbo Dako havis loĝantaron de pli ol unu miliono da personoj.[2] Ĝi estis eksportanto de tekstiloj el silko kaj kotono, ŝtalo, salpetro, kaj produktoj el agrikulturo kaj industrio.[2] Ĉirkaŭ la 18a jarcento, la Mogola Bengalo aperis kiel kvazaŭ sendependa ŝtato, sub la Naŭaboj de Bengalio, antaŭ esti konkerita de la Brita Orienthinda Kompanio pere de la Batalo de Palaŝi en 1757, kio rekte kontribuis al la Industria Revolucio en Britio[3][4][5][6] (same kiel ĉe la tekstila fabrikado dum la Industria Revolucio), sed kondukis al la senindustriigo kaj al malsatego en Bengalo.[3][4][5][2]

Notoj redakti

  1. M. Shahid Alam (2016). Poverty From The Wealth of Nations: Integration and Polarization in the Global Economy since 1760. Springer Science+Business Media. p. 32. [1] Konsultita la 6an de februaro 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Khandker, Hissam (31a de Julio 2015). "Which India is claiming to have been colonised?". The Daily Star (Op-ed). [2] Konsultita la 6an de februaro 2018.
  3. 3,0 3,1 3,2 Junie T. Tong (2016), Finance and Society in 21st Century China: Chinese Culture Versus Western Markets, paĝo 151, CRC Press [3] Konsultita la 6an de februaro 2018.
  4. 4,0 4,1 4,2 John L. Esposito (2004), The Islamic World: Past and Present 3-Volume Set, p. 190, Oxford University Press [4] Konsultita la 6an de februaro 2018.
  5. 5,0 5,1 5,2 Ray, Indrajit (2011). Bengal Industries and the British Industrial Revolution (1757-1857), Routledge, ISBN 1136825525 [5] Konsultita la 6an de februaro 2018.
  6. Shombit Sengupta, Bengals plunder gifted the British Industrial Revolution, The Financial Express, 8a de Februaro, 2010 [6] Konsultita la 6an de februaro 2018.