Malfermi la ĉefan menuon
Duono de "tapiŝo Salting", safavida, el lano, silko kaj metala fadeno, ĉirkaŭ la jaro 1600.
Persaj militistoj, Muzeo de Pergamo en Berlino.

La persa arto (aŭ irana arto) estas la disvolvigo en la zono de kultura persa influo el la Prahistorio ĝis la jaro 1925, kiam oni povas paroli pri Irano anstataŭ Persio. Ĝi havis elstarajn aspektojn en multaj medioj, inklude en la arkitekturo, pentrarto, teksado, ceramiko, kaligrafio, metalurgio, skulptarto kaj masonado.

El Armenio kaj Kurdio al Induso. Ekde la Aĥemenida Imperio (550 a.K.–330 p.K.), dum la plej parto de la tempo, ampleksa stato, de irana lingvo, regis zonojn similajn al la aktualaj limoj de Irano kaj ofte al regionoj multe pli ampleksaj, kio foje estas nomata la Granda Irano, kie procezo de kultura persigo lasis rezulton kiu pluis trans la persa politika hegemonio. Ĝi korespondas kun la aktualaj teritorioj de Irano, Afganio, Taĝikio, Azerbajĝano, Uzbekio, Baluĉio, la Pakistanaj Tribareoj kaj najbaraj regionoj.

Oni konsideras persa arto la arton de Persio ĝis la jaro 1925, kiam okazis la fino de la dinastio kajar; por posta arto, oni konsideru nuntempan kaj modernan arton de Irano. La irana arkitekturo estas pritraktata de tiu artikolo.

La persa kulturo asimilis la kontribuojn fare de la antikvaj kulturoj, selektante kaj transformante ilin laŭ okcidenta estetiko. Estas du ĉefaj epokoj, nome la antaŭislama kaj la islama. La persaj monumentoj de antikva epoko elstaras pro koncentro en la homa figuro (ĉefe vira kaj ofte de reĝoj aŭ militistoj) kaj animaloj. Post la islamigo, ĝi plue emfazis la figurojn, pli ol la islama arto de aliaj zonoj, kvankam pro religiaj tialoj ĝenerale oni evitas grandajn ekzemplojn, ĉefe en skulptarto.

EpokojRedakti

Francisko Azorín konsideras la persan arton kiel Arto de Persio. kaj li priskribas specife tri diversajn epokojn krom la moderna (vidu sube)[1] Li indikas etimologion el la greka Persai, kaj de tie la latina Persia, propra nomo de lando azia..[2]

Laŭ Francisko Azorín la epokoj de persa arto estus jenaj:

  • la unua, persa, de 6ª jc. a. K., konservas famajn ruinojn kun grandajn terasojn [tiel] en Persepolo, Suso k. Pasagardo;
  • la dua, arsacida-sasanida, de 3ª jc. a. K., konservas ruinojn de palacoj kun kupolo en Firuzabado k. Sarvisteno;
  • la tria, mahometana, 7-13ª jc., montras la moskeojn de Isfaheno k. Kasveno kun iliaj tipaj, kilformaj arkaĵoj k. piroformaj volboj.[3]

ReferencojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 163.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.