Skitoj

La Skitoj estis hindeŭropa nomada popolo de irana grupo, kiu unuafoje aperis ĉirkaŭ Kazaĥstano en regiono nomita Skitio kaj kies teritorio etendiĝis ĝis la tuta Eŭrazia Stepo de la Altajo tra suda Rusio kaj nuna Ukrainio ĝis Danubo.

Skitoj
historia etno
Iranaj popoloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
skita lingvaro
Religio



vdr
Skita ora kombilo el skita tombejo. Montrata en Ermitejo (Sankt-Peterburgo)

Tiuj rajdomilitantoj estis famaj arkopafistoj kaj varbitis ofte kiel solduloj. En la urboŝtatoj (polisoj) de antikva Grekio, ili servis kiel polico.

En la 8-a jarcento a.K. la skitoj migris en la areon norde kaj oriente de la Nigra maro kaj ili forpelis de tie la cimerojn. La setlejo de la skitoj etendiĝis baldaŭ de la sudrusaj stepoj al Danubo, sed ankaŭ al Sudsiberio kaj Centra Azio. La skitoj entreprenis plej ofte milit- kaj rab-irojn al Mezeŭropo. En la 7-a jarcento a.K. la skitoj komencis atakon en Malgrand-Azio, kie ili neniigos la imperion de Urartu kaj de tie daŭrigis rabirojn ĝis Palestino. En la jaro -594 ili estis venkitaj de medoj sub la gvido de Kjaksaro la 2-a, tiel la skitoj retiriĝis al sia eŭropa hejmo. En la jaro -513 kondukis la persa reĝo Dario la 1-a, "la Granda", sensukcesan militiron kontraŭ la skitoj kun grandega armeo de pluraj centmiloj da soldatoj. Ekde la 4-a jarcento a.K. la skitoj estis premataj fare de la fortiĝanta parenca popolo sarmatoj. La skitoj povis vivteni sin nur en Krimeo ĝis la 1-a jarcento a.K.. Unu el la plej konataj reĝoj de la skitoj estis Atheas, kiu militiris kontraŭ Filipo la 2-a de Makedonio kiel pli ol 90-jaraĝa maljunulo.

La arkeologiaj restaĵoj baziĝas nur sur eltombigoj de la tomboholmoj (kurganoj), kiuj enhavis inter aliaj oraĵojn, silkaĵojn, armilojn, ĉevalojn (skeletojn) kaj homoferon. Mondkonatas la "Oro de la skitoj", altvaloraj oroforĝaĵoj, kiuj interalie montras la militantajn skitojn en naturfidela ilustraĵo. La parte bona stato de la restaĵoj dankeblas al Mumiigaj teĥnikoj kaj al ĉiamfrosto. La skitoj ne postlasis skribaĵojn, sed ili estis detale priskribitaj fare de la greka historiisto Herodoto. En la epoko de la popolmigrado la gotoj estis rigardataj fare de Jordanes kaj aliaj historioskribantoj kiel "tribo de skitoj".

La originlando de la Skitoj estis donata en malnovaj fontoj kiel Gerrhos. La Skitoj kunportis siajn preparitajn mortintoj al tiu lando spite de la kelkfoje tre longa vojo.

Ĉerande de Mezeŭropo, la skita ĉeesto estas bone dokumentebla. Tiel oni povas ekzameni la halŝtatepokan setlejojn en Smolenice Molpir kaj Witzen Wiscina, la brultavolon, en kiu troviĝas karakerizaj skitaj armiloj (triflugila sagopinto). La Ortrezoro de Vettersfelde, en kiu la tipa skita stilo eble pruvas la ĉeeston de skita princo. Ĉu aŭ kiom la skitoj invadis en Mezeŭropon estas ankoraŭ neklare. Iuj arĥeologoj ne akceptas tiujn trovaĵojn, sed ekzistas kelkaj elementoj kiel ekzemple la transpreno de trink-kornokutimo, kio estas alligita al la skitoj.

Vidu ankaŭ redakti