Q4465708

La Sakaoj (Perse: malnove Sakā, nove ساکا; sanskrite Śaka; greke Σάκαι, Sákai; latine Sacae; ĉine , malnove *Sək, mod. Sāi) estis la termino uzita en fontoj en la persa kaj sanskrito por la skitoj, granda grupo de orientaj iranaj eŭraziaj nomadaj triboj de la Eŭrazia Stepo.[1][2][3]. Modernaj fakuloj kutime uzas la terminon Saka por referenci al irananoj de la Orienta Stepo kaj la baseno Tarim.[4] René Grousset verkis ke ili formis partikularan branĉon de "Skit-Sarmata familio" origininta el nomada irana popolo de nordokcidenta stepo en Eŭrazio.[5] En la regionoj de la Tarim-baseno kaj Taklamakano de Nordokcidenta Ĉinio, ili fondis la setlejojn Hotan kaj Kaŝgar, samkiel la Regnon Ĥotan kiu estis je diversaj epokoj vasalo de pli grandaj povoj, kiaj la Han kaj la Tang dinastioj de la Imperia Ĉinio.

Sakaoj
etnotribo
Iranaj popoloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Khotanese
Religio
vdr
Skitio kaj Partio ĉirkaŭ 170 a.K. (antaŭ la Jueĝioj invadis Baktrion).

Referencoj redakti

  1. West 2009, paĝoj 713–717
  2. Scythian. Encyclopædia Britannica rete. Alirita 18a de Januaro, 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-21. Alirita 2016-09-16.
  3. P. Lurje, “Yārkand”, Encyclopædia Iranica, reta eldono
  4. (en) Beckwith, Christopher (la 8-an de majo 2011). Empires of the Silk Road (PDF - Imperioj de la silka vojo), Princeton University Press. p. 68. ISBN 978-0691150345.  Alirite la 24-an de marto 200.
  5. Grousset, Rene. (1970) The Empire of the Steppes. Rutgers University Press, p. 29–31. ISBN 0-8135-1304-9.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(angle) Scythians/Sacae Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine de Jona Lendering

(angle) Kivisild k.a., Genetic heritage of early Indian settlers Arkivigite je 2007-06-27 per la retarkivo Wayback Machine (Genetika heredaĵo de fruaj barataj setluloj)

(angle) Indian, Japanese and Chinese Emperors[rompita ligilo] (barataj, japanaj kaj ĉinaj imperiestroj)