Jordanes,[1] literumita ankaŭ Jordanis aŭ, pli malofte, Jornandes,[2] estis Romia burokrato de la 6-a jarcento,[3] kiu poste iĝis historiisto.

Jordanes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 599 (0599-11-30)
en Romia Imperio
Morto 30-an de novembro 599 (0599-11-30) (0-jaraĝa)
Etno Gotoj vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Getica ❦
Life of Boethius vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Mediteranea areo ĉ. 550 n.e. kiam Jordanes verkis sian Getica. La Orienta Romia Imperio, kun ĉefurbo Konstantinopolo, montriĝas rozkolore. La konkeroj fare de Justiniano montriĝas verde.

Kvankam li verkis ankaŭ Romana pri la historio de Romo, lia plej bone konata verko estas lia Getica, verkita en Konstantinopolo [4] ĉirkaŭ 551 n.e.[5] Ĝi estas la nura restanta antikva verko kiu traktas la komencan historion de la Gotoj.

Jordanes verkis sian verkon laŭ peto de amiko kiel resumo de mult-voluma historio de Gotoj (nune perdita) nome peto de la ŝtatisto Kasiodoro. Li estis elektita pro sia konata intereso en historio (li estis laborinta pri Romo), sia kapablo por verki resume, kaj ankaŭ pro sia propra deveno de Gotoj. Li estis estinta alt-nivela notarius, aŭ sekretario, de malgranda klienta ŝtato ĉe la Romia landlimo en Minora Skitio, en teritorio de moderna sudorienta Rumanio kaj nordorienta Bulgario.[6]

Aliaj verkistoj, ekz. Prokopio, verkis verkojn kiuj estas restantaj pri la posta historio de Gotoj. Kiel la nura survivanta verko pri la Gotaj originoj, la Getica estis celo de multa kritika revizio. Jordanes verkis en malfrua Latino pli ol en la klasika Cicerona Latino. Laŭ sia propra enkonduko, li estis havinta nur tri tagojn por revizii tion kion Kasiodoro estis verkinta, kio signifas ke li devis fidi ankaŭ sur sia propra sciaro. Kelkaj el liaj asertoj estas lakonaj.

Notoj redakti

  1. "Jordanes". The Columbia Electronic Encyclopedia, 6a eld. Columbia University Press, 2012.
  2. Laŭ Schanz-Hosius (Geschichte der Römischen Literatur, 4, vol. 2 (1920), pp. 115, 118) la plej bona MSS de sia verko montras sian nomon kiel Jordanes, kiel faras 'Geographus Ravennas'. Jordanis estas 'vulgara' formo kiu estas uzata ankaŭ, dum Jornandes aperas nur en pli malgrandaj MSS. La formo Jornandes, tamen, estis ofte uzata en pi malnovaj publikaĵoj.
  3. "If Jordanes was a bishop (as is frequently assumed) and if he lived in Italy (also frequently assumed), those elements of his background have left no trace in his two histories" (Brian Croke (1987), "Cassiodorus and the Getica of Jordanes", Classical Philology 82: 119 (117–134)., doi:10.1086/367034 
  4. "Konstantinopolo estas "nia urbo" (Getica 38).
  5. Li mencias la grandan plagon de la jaro 542 kiel okazinta "antaŭ naŭ jaroj" (Getica 104). Ankoraŭ, estas kelkaj modernaj fakuloj kiuj preferas pli postan daton, vidu Peter Heather, Goths and Romans 332-489, Oxford 1991, pp. 47-49 (jaro 552), Walter Goffart, The Narrators of Barbarian History, Princeton 1988, p. 98 (jaro 554).
  6. Croke 1987.

Referencoj redakti

  • Mierow, Charles Christopher, The Gothic History of Jordanes, 1915. Represita 2006. Evolution Publishing, ISBN 978-1-889758-77-0. [1]
  • Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Jordanes". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
  • Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Herbermann, Charles, eld. (1913). "Jordanis (Jornandes)". Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton.
  • Carlo Troya (1842). Storia d'Italia del medio-evo (itale). Tip. del Tasso stamp. reale. pp. 1331–. Retrieved 5 April 2013.
  • Kulikowski, Michael, Rome’s Gothic Wars, p. 130.
  • Arne Søby Christensen, Cassiodorus, Jordanes, and the History of the Goths. Studies in a Migration Myth, 2002, ISBN 978-87-7289-710-3
  • Kai Brodersen, Könige im Karpatenbogen: Zur historischen Bedeutung von Jordanes' Herrscherliste. In: Zeitschrift für Siebenbürgische Landeskunde 36 (2013) pp. 129–146 (ISSN 0344-3418)

Eksteraj ligiloj redakti