Panjnad (Urdu/Panĝaba Ŝahmuĥi: پنجند, Panĝaba Gurmuĥi ਪੰਜਨਦ) (panj = kvin, nadi = rivero) estas rivero ĉe la pinta fino de la distrikto Bahavalpuro en Panĝabo, Pakistano. La rivero Panjnad estas formata de sekvaj kunfluo de la kvin riveroj de Panĝabio, nome Ĝelum, Ĉenabo, Ravi, Beas kaj Satleĝo. Ĝelum kaj Ravi kuniĝas al Ĉenabo, Beas kuniĝas al Satleĝo, kaj poste Satleĝo kaj Ĉenabo kuniĝas por formi Panjnad 10 mejlojn norde de Uĉ Ŝarif en la distrikto Bahavalpuro. La kombinita fluaĵo fluas sudokcidenten dum proksimume 45 mejlojn kaj kuniĝas al Induso ĉe Mithankot. La Induso pluas al la Araba Maro. Oni konstruis akvobaraĵon sur Panjnad; ĝi havigas irigaciajn kanalojn por la provincoj Panĝabo kaj Sindh sude de Satleĝo kaj oriente de Induso.

Panjnad (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 96 km
Fluo
Geografio
Landoj Pakistano
Regionoj Panĝabo
vdr

28° 57′ N 70° 30′ O / 28.950 °N, 70.500 °O / 28.950; 70.500 (mapo)