Tendaro Lety estis unue punlabortendaro kaj pli poste ankaŭ kolektiga tendaro dum la dua mondmilito, establita surrande de municipo Lety en la hodiaŭa distrikto Písek. La oficiala markigo de la tendaro depende de ĝia funkcio ŝanĝiĝis. La tendaro en Lety estis fondita la 8-an de aŭgusto 1940 kiel pun-labortendaro por kondamnitaj malliberigitoj, do viroj pli aĝaj ol 18 jaroj.[1] Ekde la 9-a de marto 1942 la loko estis transformita en la tn. kolektigan tendaron, kies celo estis la tn. preventa polica gardo (tiun ĉi funkcion plenumis ekz. ankaŭ loko en Auschwitz I.) Ekde aŭgusto 1942 la loko en Lety u Písku estis alinomita en la tn. Cigana tendaro Lety I kaj radike ŝanĝiĝis ĝia plenigaĵo kaj konsisto de la intergritaj personoj. En kunharmonio kun la regnaj leĝoj, estis en grandaj grupoj, sur veturiloj kaj piede, akompanataj de ĝendarmoj kaj memstare laŭ ordono de oficoj integritaj en la tendaron ĉeĥaj ciganoj.[1]kaj sintioj, kiuj estis konsiderataj de la protektorataj oficoj kiel ciganoj. Temis pri malfermita rasa politiko celita kontraŭ ciganoj. Tiuj estis en la tendaro tenataj dum nehomaj kondiĉoj kaj plejparte ili ĉi tie aŭ pli poste en aliaj koncentrejoj pereis. En ekstermejon en Aŭŝvico estis deportitaj sume 420 malliberigitoj el Lety.[1] La tendaro havis ĉeĥan garnizonon kaj komandadon, dum la tuta tempo de sia ekzistado ĝi estis trafikata de protektorataj oficoj kaj ĉeĥaj ĝendarmoj ankaŭ kunskribis "Ciganojn, ciganajn duonrasojn kaj personojn vivantaj laŭ cigana maniero",[1] retenadis ilin kaj transportis en la tendaron. Grandan parton de la viktimoj pereintaj en la tendaro kreis infanoj, kiuj estas sepultitaj en tombejo en la najbara Mirovice kaj en provizore kreita sepultejo proksime de la tendaro, nur kelke da dekoj de centimetroj sub la tero. En la jaroj 2018 - 2019 estis sur la lokoj de sepultejo kaj la tendaro farita arkeologia esploro.

Koncentrejo Lety
teritorio
Cigana labortendaro kaj koncentrejo
Oficiala nomo: Koncentrační tábor Lety
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Lety
Historia regiono Bohemio
Situo Koncentrejo Lety
 - koordinatoj 49° 30′ 30″ N 14° 07′ 07″ O / 49.50833 °N, 14.11861 °O / 49.50833; 14.11861 (mapo)
Fondo 1940
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lety concentration camp
Retpaĝo: www.lety-memorial.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Sur parto de la teritorio kaj en la ĉirkaŭaĵo de la eksa tendaro estis en la 1970-aj jaroj konstruita agrikultura entrepreno – grandkapacita porkejo. En la 1990-aj jaroj estis ĉe la porkejo establita monumento. Ekde tiu tempo ankaŭ datiĝas klopodoj forigi la porkejon kaj sur ĝia loko konstrui monumenton al viktimoj de la tendaro.[2][3] En aŭgusto de 2017 registaro decidis pri foraĉeto de la porkejo de ĝia posedanto, ĝian sekvan malkonstruon kaj konstruado de la monumento.[4][5] La malkonstruon de la konstruaĵoj de la porkejo financita de la ŝtato komencis la 22-an de julio 2022[6] kaj enspezoj por ĝi ne devus superi 110 milionojn da kronoj. La konstruadon de la monumento administra de Muzeo de cigana kulturo estos parte financita el Norvegaj fondaĵoj.[7]

Historio redakti

Labortendaro redakti

Regularon de registaro n-ro 72/1939 "pri punlabortendaroj"[8] aprobis la ĉeĥoslovaka registaro la 2-an de marto 1939, do du semajnoj antaŭ la germana okupado de Ĉeĥoslovakio kaj antaŭ establo de Protektorato Bohemio kaj Moravio. La tendaro en Lety estiĝis per regularo de ministro de enlando de protektorata registaro de Josef Ježek el la 15 de julio 1940, kiu estis eldonita surbaze de la registara regularo n-ro 72. La konstruado komencis la 17-an de julio kaj la 27-an de julio donis al la establo de la tendaro aldonan permesilon regna protektoro Konstantin von Neurath. Pli poste al Lety aldoniĝis tendaro en Hodonín (ĉe Kunštát).

La tendaroj subiĝis al kriminalaj centrejoj en Prago kaj Brno, komandanto de Lety estis nomita ĝendarmo Josef Janovský, personaro konsistis el ĉeĥaj ĝendarmoj kaj oficistoj kaj el gardistoj rekrutiĝintaj el la apudaj municipoj, kiuj ricevis la laboron en la tendaro per ordono. La malliberigitoj venis en la tendaron el plenumo de puno, laŭ § 4 ankaŭ homoj sen pruvebla salajro aŭ okupo.[8]. Ili laboris en transportaj konstruaĵoj, en kampoj kaj en arbaro. Ĝis fino de la jaro 1940 trairis tra la tendaro 233 personoj. En la jaro 1941 la tendaro funkciis sen pli grandaj ŝanĝoj. Estis alveturigitaj en la tendaron 537 personoj, el kiuj estis sole 45 de cigana deveno.[1]

Cigana tendaro redakti

 
Unu el loĝigejaj ĉeloj de la eksa tendaro

La 24-an de junio 1942 ordonis la protektorata ministro de enlando Richard Bienert fari inventaron de ĉeĥaj kaj moraviaj ciganoj (surbaze de inventaro de vagemaj ciganoj, farita jam inter la 1-a de julio 1928 kaj la 15-a de aŭgusto 1929) kaj ilian deportadon en la tendarojn en Lety kaj Hodonín. La inventaro kaj la deportadoj okazis komence de aŭgusto 1942 (ŝanĝo al la cigana tendaro ekde la 2-a de aŭgusto 1942). La celigo de tenadro do ŝanĝiĝis, el 113 malliberigitoj registritaj en julio de 1942 restis en la tendaro 20 arestitoj, plejparte de ciganaj viroj, kiuj tuj fariĝis malliberigitoj de la cigana tendaro, por ke ili helpu dum rekonstruo de la tendaro por nove venintaj el la deportadoj.[1]

En decembro de 1942 decidis berlina registaro starigi ciganojn en la saman nivelon kun judoj kaj la 16-an de decembro 1942 Heinrich Himmler ordonis ilian deportadon en ekstermejon Oświęcim-Brzezinka. La unuaj 94 plenkreskuloj estis deportitaj en Oświęcim jam la 3-an de decembro, pluan deportadon retenis tifa epidemio. Pro interveno de Jiří Letov el la protektorata ministerio de enlando kaj germanaj policaj organoj Josef Janovský estis pro neretenigado de interrilatoj en la tendaro revokita kaj anstataŭigita de Štefan Blahynka el la tendaro en Hodonín. Mikrobiologo František Patočka en siaj postmilitaj rememoroj skribis: "Malkovriĝis antaŭ mi bildo, kiu rilate al teruro superis ĉiujn miajn plej terurajn imagojn pri infero." Sekvas proiskribo de infanaj viktimoj de tifo, malsatigado kaj manko de akvo kaj vestaro.[9]

Pluaj deportadoj al Oświęcim-Brzezinka okazis en marto ĝis majo de 1943, kie estis plimulto da deportitoj nokte el la 2-a je la 3-a aŭgusto 1944 murdita. La restintaj proksimume 200 personoj estis el Lety tralasita aŭ alilokigita en aliajn ekipaĵojn. La 6-an de aŭgusto 1943 tendaro Lety estis oficiale fermita. El la internitaj personoj supervivis proksimume 300 personoj.

Tra la internado en Lety trairis sume 1 309 registritaj personoj, pluaj pli ol 1300 personoj trairis tra la tendaro en Hodonín u Kunštátu. En Lety mortis minimume 326 personoj, en Hodonín 194, el tio parto pro sekvoj de tifa epidemio. El 30 en la tendaro naskiĝintaj infanoj supervivis neniu.

Citaĵo redakti

 
Monumento sur loko de amastombo proksime de la tendaro
  • "Ĉeĥoj havas grandan monumenton en Lidice por iliaj mortintoj el la milito. Tio estas tial, ke ili volas havi monumenton kontraŭ germanoj. Sed ni havas nenian monumenton, ĉar nin ne mortigis germanoj. Nin mortigis ĉeĥoj." – Eduard Čermák, filo de malliberigitoj, kiuj supervivis Lety, en libro Tíživé mlčení
  • "Mi malkovris ankaŭ kelke da kartotekoj de mortoatestoj, estis da ili miloj. Daŭris al mi du tagoj, antaŭ ol mi trarigardis. Laŭ tiuj ĉi registroj mortis pro tifo nur ok homoj. Por kelkaj mortoj estis indikitaj absurdaj kaŭzoj kiel: ‚Li ridegis al morto‘, ‚Li mortis, ĉar li sciis nek legi nek skribi‘, ‚Li estis tiel ebria, ke li ne povis vivi‘.“ – Paul Polansky en libro Tíživé mlčení[10]

Literaturo redakti

  • Pape, Markus. (1997) A nikdo vám nebude věřit: dokument o koncentračním táboře Lety u Písku. Praha: G+G. ISBN 80-901896-8-7.
  • Polansky, Paul. (1998) Tíživé mlčení. Praha: G+G. ISBN 80-86103-13-7.
  • Historický ústav Akademie věd České republiky. (1999) Historikové a kauza Lety. Praha: Academia, p. 40. ISBN 80-200-0748-2.
  • Polansky, Paul. (2014) Tábor smrti Lety: vyšetřování začíná: 1992-1995. Hradec Králové: Antifašistická akce, Československá anarchistická federace a Institut kritických studií. ISBN 978-80-260-7200-3.

Rilataj artikoloj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti