Pista Dankó

Hungara muzikisto kaj komponisto

Pista DANKÓ [piŝta dankO], hungare Dankó Pista, Esperante Stefĉjo Dankó estis hungara komponisto kaj violonisto. (Pista aŭ Stefĉjo estas karesnomo de Stefano.)

Pista Dankó
Persona informo
Naskonomo Dankó István
Aliaj nomoj Dankó Pista
Naskiĝo 13-an de julio 1858 (1858-07-13)
en Szeged
Morto 19-an de marto 1903 (1903-03-19) (44-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Q54580163
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr
Pista Dankó kun la patrino
Skulptaĵo pri Pista Dankó
Zimbalono de Pista Dankó en muzeo en Eger

Pista Dankó naskiĝis la 14-an de junio 1858 en farmo nuntempe apartenanta al Szatymaz. Li mortis la 29-an de marto 1903 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pista Dankó devenis el cigana familio. Lia patro frue mortis, tial li ne plu frekventis lernejon, sed li eklaboris. Baldaŭe li fondis muzikan grupon, poste li edziĝis. En 1890 li vojaĝis al Budapeŝto, kie post 5 jaroj li atingis la unuan lokon en muzika konkurso. Baldaŭe li muzikadis ne nur en la tuta lando, sed ankaŭ en Moskvo. Li frue mortis, dum la funebra ceremonio 500 da violonistoj muzikadis kaj Ferenc Herczeg diris la ĉefparolon.

Historieto redakti

Li sukcese muzikadis en kortumo de la caro. Poste princo metis al lia fingro altvaloran ringon. La ceteraj riĉuloj - vidantaj ĝin - metis ringojn al la ceteraj fingroj. Danko ekkriis: Ho, Dio! Kial Vi donis al mi nur 10 fingrojn?

Memorigiloj redakti

Verkoj (elekto) redakti

  • pli, ol 400 kantoj, ekzemple Eltörött a hegedűm, Egy cica, két cica, Most van a nap lemenőbe, Még azt mondják, nincs Szegeden boszorkány, Szőke kislány, csitt, csitt csitt
  • muzikoj de diversaj teatraĵoj, ekzemple Cigányszerelem (Cigana amo), 1898

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio