Szatymaz
Szatymaz [satjmaz] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szeged. La loknomo ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 54 km²
- Loĝantaro: 4250
- Poŝtkodo: 6763
- Telefonprefikso: 62
Situo
redaktiSzatymaz situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged preteriras. Szeged troviĝas 12 km-ojn for.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata ekde la bronzepoko. La turkoj faris senhoma la regionon. Poste la kampoj apartenis al Szeged. Baldaŭe formiĝis farmoj. La unua mencio estis en 1676, tiam estis tie ĉevalŝanĝeja stacio de diliĝenco. En 1880 la fervojo atingis la lokon, kiu iĝis ankaŭ ŝatata feriejo. Oni okupiĝis pri bredado, vinkulturo, sed la abrikotoproduktado portis tutlandan famon. La vilaĝo estis fondita en 1950.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, interretejo, poŝto, apoteko, 2 kuracejoj, infankuracejo dentokuracejo, infanhelpa kaj familihelpa servoj.
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo de 1902
- ventomuelejo
- protektata natura sala Lago Fehér (=blanka) kun elvidejo, ĉe la lago nestas ardeoj, nigra fuliko, akcipitro, ridmevo, nigrakapa mevo, ŝterno, marĉotringo, komuna galinago, vanelo, platbeka anaso, kormoranoj, blankvosta maraglo
Famuloj
redakti- en la proksima farmo naskiĝis muzikisto Pista Dankó
- en Szatymaz estis murdita en 1919 pentristo Anna Kukovetz