Lafcadio Hearn

Lafcadio HEARN estis naskita en 1850 en Lefkado, (Grekio) de greka patrino kaj irlanda patro, kaj pasis sian infanaĝon en Anglio, Francio kaj Usono. Li iĝis ĵurnalisto, tradukis Théophile Gautier, vivis dum iom da tempo en insulo Martiniko, kaj fine alvenis Japanion en 1890.

Lafcadio Hearn
Persona informo
Naskonomo Patrick Lafcadio Hearn
Naskiĝo 27-an de junio 1850 (1850-06-27)
en Lefkado, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ioniaj Insuloj
Morto 26-an de septembro 1904 (1904-09-26) (54-jaraĝa)
en Ōkubo, Toyotama district
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarktobrustangoro vd
Tombo tombejo Zōŝigaja vd
Religio budhismo vd
Lingvoj anglajapanafranca vd
Ŝtataneco Brita imperioJapanioIrlando vd
Alma mater Ushaw College vd
Subskribo Lafcadio Hearn
Familio
Patro Surgeon-Maj. Charles Bush Hearn vd
Patrino Rosa Antonia Cassimati vd
Gefratoj James Daniel Hearn vd
Edz(in)o Setsu Koizumi • Althea Foley vd
Infanoj Kiyoshi Koizumi • Iwao Inagaki vd
Profesio
Alia nomo Koizumi Yakumo vd
Okupo verkisto • universitata instruisto • romanisto • scenaristoprofesoro • poeto • literaturkritikisto • verkisto de porinfana literaturo • kolektisto de fabeloj • ĵurnalistotradukisto vd
Laborkampo ĵurnalismo • horora literaturo • translating activity • instruo vd
Aktiva dum 1884– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tie li verkis la plej gravan parton de sia laboro. Lafcadio Hearn edziĝis kun japanino, kaj estis la unua eŭropano iĝanta japana civitano. Li tiam prenis novan nomon: Koizumi Yakumo (小泉八雲), Koizumi (Fonteto) laŭ la familinomo de lia edzino, Yakumo (ok nuboj) laŭ la kromnomo de ŝia naskiĝloko. Instruisto por angla literaturo en la universitato de Tokio, li estis tiel interpretanto de la okcidenta kulturo al siaj studentoj. Per siaj libroj li estis ankaŭ, kaj precipe, la interpretanto de la tiam nekonata japana kulturo al eŭropaj legantoj.

Li priskribas de ene per klara kaj agrabla stilo la ĉiutagan vivon, la malnovajn tradiciojn, kaj la superstiĉojn de sia nova lando.

En epoko, kiam japanoj malkovris okcidenton, ekŝatis ĝin kaj kopiis ĝin (virinoj surmetis krinolinojn....) Lafkadio Hearn montris al japanoj la valoron de ilia kulturo. En Matsue, kie li vivis, oni povas viziti lian domon, sekvi tra la urbo la itineron de li ŝatatan; tie li estas kvazaŭ dio.

Listo de libroj redakti

  • Glimpses of Unfamiliar Japan (1894)
  • Kokoro (1895)
  • Kwaidan, kajdano (1903)
  • An Attempt at an Interpretation (1904)

En esperanto legeblas Ĉe stacidomo tirita de "Kokoro"

Eksteraj ligiloj redakti