Ede Szerdahelyi [serdaheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szerdahelyi Ede, angle Edward Zerdahelyi estis hungara pianisto, soldato, oficiro.

Ede Szerdahelyi
Persona informo
Naskiĝo 1821
en Hungario Nyitraszerdahely (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 16-an de aŭgusto 1906
en Usono Filadelfio (Pensilvanio) (Usono)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

Ede Szerdahelyi [1] naskiĝis en 1821 en Nyitraszerdahely (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Nitrianska Streda en Slovakio), li mortis la 16-an de aŭgusto 1906 en Filadelfio (Pensilvanio) (Usono).

Biografio redakti

Ede Szerdahelyi studis pianadon en Vieno, li apartenis al disĉiploj de Ferenc Liszt. Dum la Hungara revolucio de 1848 li hejmenvenis por defendi la revolucion. Li ricevis sekretan taskon, tamen la aŭstroj kaptis lin kaj li estis en malliberejo 2 jarojn. Post la liberiĝo li iris al Weimar al Liszt, poste al Londono, fine al Bostono. Li koncertis kaj vivtenis sin el pianolecionoj. Li batalis en la Usona Enlanda Milito kiel leŭtenanto, poste li vivis en Filadelfio, kie li estis muzikinstruisto en abatinejo. En 1877 li vizizis Hungarlandon. Post la morto en 1906 li postlasis vidvinon kun filo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti