József Soproni
hungara komponisto
József Soproni [jOĵef ŝoproni], hungare Soproni József, estis hungara komponisto kaj profesoro, instruisto.
József Soproni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1930 en Sopron |
Morto | 24-an de aprilo 2021 (90-jaraĝa) en Sopron |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1949–1956) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto universitata instruisto |
József Soproni naskiĝis la 4-an de oktobro 1930 en Sopron kaj mortis la 24-an de aprilo 2021.
Biografio
redaktiJózsef Soproni frekventis gimnazion en Sopron, dume li lernis pianon. Inter 1949-1956 li lernis en Muzikakademio Franz Liszt, poste li instruis ĝis 1972 en muzika mezlernejo. Ekde 1962 li instruis ankaŭ en la Muzikakademio. Li profesoriĝis en 1974, li estis vicrektoro en 1984, inter 1988-1994 rektoro. Li ricevis premion Kossuth en 1999, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Hungara Radio gardas liajn komponaĵojn.
Liaj muzikverkoj (elekto)
redakti- 2 operoj
- diversaj simfonioj
- diversaj konĉertoj
- diversaj muzikaĵoj por korusoj
- diversaj ĉambraj muzikoj