Gábor Lehotka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lehotka Gábor estis hungara orgenisto, komponisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Gábor Lehotka
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1938 (1938-07-20)
en Vác
Morto 29-an de decembro 2009 (2009-12-29) (71-jaraĝa)
en Vác
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo orgenisto
vdr

Gábor Lehotka [1] naskiĝis la 20-an de julio 1938 en Vác, li mortis la 29-an de decembro 2009 en Vác.

Biografio redakti

Gábor Lehotka frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, jam tiam li praktikadis en orgeno de Katedralo Ĉieliro de Maria (Vác). Li studis inter 1953 - 1958 en muzika mezlernejo (konata ankaŭ konservatorio) en Budapeŝto, lia orgeninstruisto estis Ferenc Gergely, lia alia grava instruisto estis Rezső Sugár. Li akiris orgenistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1963, post 3 jaroj ankaŭ komponistan diplomon. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sebestyén Pécsi kaj Endre Szervánszky. Lia debuta koncerto okazis enlande en 1963, eksterlande post 2 jaroj. Inter 1969 kaj 1985 li instruis en la konservatorio, ekde 1975 ankaŭ en la Altlernejo. Li estis nomumita katedrestro en 1985. Li pensiuliĝis en 2008. Li ofte estis konsilanto dum konstruoj de orgenoj. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1967-2005.

Elektitaj komponaĵoj redakti

Por orgeno redakti

  • Deux piéces en ancienne forme: Motifs contractés et Passacaille (1967)
  • Cinq chansons hongroises pur Mme Peyrol (1979)
  • Noël pour un curé de Provence, „L’abbé Charles Mery” (1981)
  • Musique d’orgue inaugurale (I Symphonie) (1982)
  • Variations et fugue sur un théme de John Lennon (1986)
  • Passacaille et Fugue (1987)
  • Prelúdium, korál és fuga Silbermann orgonára (1988)
  • Symphonie Maclou (1992)
  • Passacaglia, korálok és postlúdium Trost orgonára (1994)
  • Korálszimfónia (1995)

Por ĉambra muziko redakti

  • Kamarazene fafúvókra, ütőkre és hárfára (1964)
  • Vonósnégyes (1965)
  • Barokk szonáta trombitára és orgonára (1988)
  • Quintett fafúvós hangszerekre (1991)
  • Négy kóreai népdal trombitára és orgonára (1996)
  • Quintett rézfúvós hangszerekre (1996)

Por koruso redakti

  • Négy kórusmű (1966)
  • Jáki mise (1988)
  • Újtestamentum magyar nyelven (1991)
  • Zsoltárok (1991)
  • Latin mise (1993)
  • Amor Sanctus (1990-1992)

Liaj libroj redakti

  • Az én hangszerem az orgona (1993)
  • Az orgonatanítás módszertana (2000)
  • Gorsium Orgonaiskola (2000)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti