Xavér Varnus, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varnus Xavér estas hungara-kanada orgenisto, altlerneja instruisto.

Xavér Varnus
Xavér Varnus en Pécs en 2009
Xavér Varnus en Pécs en 2009
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1964 (1964-04-29) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco KanadoHungario
Okupo
Okupo orgenistopianisto
vdr

Xavér Varnus [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Xavér Varnus frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Muzikarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Melinda Kistétényi kaj Gábor Lehotka. Li daŭris la orgenlernadon en Parizo de Pierre Cochereau kaj en Lejpcigo de Lorenz Stolzenbach. Inter 1977 kaj 1982 li estis orgenisto de Preĝejo Sankta Ladislao (Kőbánya) kaj Preĝejo de Tereza el Avila (Terézváros). Ekde 1977 li koncertas tutmonde, ĝis 2017 li havis 3000 da koncertoj. En 1983 li disidis al Toronto, kie li estis preĝeja orgenisto. En la sekva jaro li ricevis kanadan ŝtatanecon. En la 1990-aj jaroj li estis direktoro de orgenfestivalo en Zalaegerszeg. De 1992 ĝis 2009 li redaktis muzikprogramojn pri orgeno en radio kaj televido en Hungario. De 2006 ĝis 2009 li estis la unua orgenisto de Palaco de Artoj. En 2015 li translokiĝis al Berlino, ŝajnas, li eterne forlasis Hungarion. Li edziĝis trifoje, li havas 2 filojn. Li ricevis hungarajn ŝtatajn premiojn. Li estas ambaŭseksemulo.

Elektitaj libroj redakti

  • Isten majd megbocsájt: az a mestersége (1996, 1997, 1998, 1999)
  • Folytatás (1998, 1999)
  • Képek és gondolatok (1999)
  • „Mert álom az ébredés, és ébredés a halál” – apa és fia sétái a Nemzeti Panteonban (2002)
  • Átváltozások (2005)

Fontoj redakti

Referencoj redakti