Malfermi la ĉefan menuon

Pierre Eugène Charles COCHEREAU (naskiĝis la 9-an de julio 1924, mortis la 5-an de marto 1984) estis franca orgenisto, improvizisto, komponisto, kaj pedagogiisto.

Cochereau naskiĝis en Saint-Mandé, Francujo, apud Parizo. En 1924, post kelkaj monatoj de violona lernado, li komencis studi la fortepianon kun la instruisto Marius-François Gaillard. En 1938 Cochereau ekinteresiĝis pri la orgeno, kaj estis instruata de Marie-Louise Girod, kiu estis studanto de Marcel Dupré. Poste la junulo daŭrigis sian orgenlernadon kun André Fleury and Paul Delafosse. En 1942 li iĝis la titola orgenisto ĉe Sankta Roch en Parizo.

Li eniris la Konservatorion de Parizo en 1943; en 1949 li finis sian edukadon tie, ricevinte interalie la unuajn premiojn pri harmonio, muzikhistorio, fugoj, kaj orgeno.

En 1961 Cochereau iĝis la direktoro de la Nica Konservatorio; li lasis tiun oficon en 1979 por akcepti la titolon de direktoro ĉe la Liona Konservatorio.

La orgenisto estis tutmonde konata kiel concertorgenisto kaj precipe kiel talenta improvizisto; en siaj improvizaĵoj Cochereau kreis muzikan lingvon kiu estis tre persona, rekonebla ek de la unuaj notoj. Liaj komponaĵoj montris kontrapunktajn kaj harmoniajn influojn de kelkaj tiamaj komponistoj, inklude Marcel Dupré, Olivier Messiaen, kaj Florent Schmitt.

Cochereau ankaŭ komponis kelkajn orgenajn, ĉambrajn, kaj ĥorajn verkojn; el ili multaj estis transskribitaj kaj eldonitaj.

Cochereau mortis dum la nokto je la 5-a de marto, 1984, en Liono, pro cerba hemoragio; li estis enterigita ĉe la tombejo Cimetière Belleville en Parizo.

Eksteraj ligilojRedakti