Malfermi la ĉefan menuon

Melinda Kistétényi

Melinda Kistétényi [kistEtEnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kistétényi Melinda estis hungara komponisto, orgenisto, korusestro, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Kaindl.

Melinda Kistétényi
Persona informo
Naskonomo Kaindl Melinda
Naskiĝo 25-an de julio 1926 (1926-07-25)
en Budapeŝto
Morto 20-an de oktobro 1999 (1999-10-20) (73-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio komponisto
Information icon.svg
vdr

Melinda Kaindl [1] naskiĝis la 25-an de julio 1926 en Budapeŝto, ŝi mortis la 20-an de oktobro 1999 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Melinda Kistétényi akiris diplomon en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1949. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Bárdos, János Viski kaj János Ferencsik. Post siaj studoj ŝi estis vicdirigento de koruso, post kelkaj jaroj ŝi havis posteneton en la Muzikarta Altlernejo. Inter 1955 kaj 1989 ŝi instruis en la akademio, poste ŝi emeritiĝis. Krom la instruado ŝi faris orgenkoncertojn ĉefe en Budapeŝto kaj Prago. Ŝi prezentis ĉiujn orgenmuzikaĵojn de Johann Sebastian Bach, eĉ ŝi kantis dum orgenado. Ŝi komponis kantojn por poemoj de Sándor Petőfi, Endre Ady, Gyula Juhász, Árpád Tóth, János Arany, Attila József, Sándor Weöres, William Shakespeare.

Elektitaj komponaĵojRedakti

  • Oboaszvit (1957)
  • Orgonaszvit (1957)
  • Orgonaverseny (1962)
  • Adj már csendességet! (1971)
  • A vízrenéző (1972-73)
  • Járkálj csak, halálraítélt (1978)

Elektitaj disĉiplojRedakti

FontojRedakti

ReferencojRedakti