Kálmán Dráfi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dráfi Kálmán estas hungara pianisto, dirigento, altlerneja instruisto.

Kálmán Dráfi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1955 (1955-10-07) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Kálmán Dráfi [1] naskiĝis la 7-an de oktobro 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Dráfi devenis el cigana familio. Li maturiĝis en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1969, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo en 1974. Liaj plej gravaj instruistoj estis Mihály Bächer, Pál Kadosa, Ferenc Rados, György Kurtág, András Mihály kaj Melinda Kistétényi. Li lernis pianludon ankaŭ private de Annie Fischer, en 1973 li partoprenis en majstrokurso en Anglio. Spite tion en 1974 li ne ricevis pasporton al okcidento, tial li plulernis en la Moskva konservatorio ĝis 1976. Baldaŭ private li lernis dirigentadon de Ervin Lukács. Li ekinstruis en la menciita Altlernejo ekde 1977, sed plurfoje li estis gastoinstruisto ĉefe en Japanio. En 2002 li akiris sciencan gradon DLA, poste li ricevis la instruan titolon docento. En 2011 habilitiĝo okazis, poste li estis nomumita katedrestro. Li ricevis ŝtatajn kaj koncertajn premiojn.

Koncertoj redakti

Li partoprenis en koncertoj (krome malofte li dirigentis) ekzemple kun Miklós Perényi.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti