Zoltán Horusitzky
Zoltán Horusitzky [horuŝicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Horusitzky Zoltán István estis hungara komponisto, pianisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Horušicki ĝis 1917, lia patro estis Henrik Horusitzky, lia frato estis Ferenc Horusitzky.
Zoltán Horusitzky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Horušicki Zoltán |
Naskiĝo | 18-an de julio 1903 en Pápa |
Morto | 25-an de aprilo 1985 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-7-6 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt - muzikscienco (–1926) Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (–1927) |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Henrik Horusitzky |
Frat(in)o | Ferenc Horusitzky |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto muzikinstruisto pianisto |
Zoltán Horusitzky [1] naskiĝis la 18-an de julio 1903 en Pápa, li mortis la 25-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZoltán Horusitzky studis en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo inter 1918-1927, sed samtempe li akiris ŝtatsciencan diplomon en Reĝa Scienca Universitato Péter Pázmány. Liaj plej gravaj muzikinstruistoj estis Emánuel Hegyi, Zoltán Kodály kaj Arnold Székely. Post la diplomo li instruis en muziklernejo, inter 1937 - 1944 li ankaŭ redaktis muzikan revuon. Inter 1945–1949 li estis lernejestro, inter 1946 kaj 1968 li instruis ankaŭ en konservatorio kaj Muzikarta Altlernejo, poste li pensiuliĝis. Krom la instruado li komponadis, pli ofte dum la pensiulaj jaroj. Inter 1975–1978 li gvidis majstrokursojn kaj faris piankoncertojn en Tampere. Li ricevis premion en 1954.
Elektitaj komponaĵoj
redakti- Zsigmond Báthory (opero, prezentita en Kiel (1957) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo (1960)
- Fekete város (opero laŭ romano de Kálmán Mikszáth prezentita en Hungara Radio
- Fekete Hold Éjszakája (kantato)
- 2 pianokonĉertoj (1938; 1959)
- 7 arĉaj kvartetoj (1932-1980)
- A hegy (sonato, 1970)
Liaj libroj
redakti- Világszemlélet és művészet (1937)
- Zene könyvtára (1941)
Elektitaj disĉiploj
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto (2003)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto