Ferenc Horusitzky [horuŝucki], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Horusitzky Ferenc Nándor estis hungara geologo, profesoro. Lia patro estis Henrik Horusitzky, lia frato estis Zoltán Horusitzky.

Ferenc Horusitzky
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1901 (1901-02-10)
en Budapeŝto
Morto 24-an de novembro 1971 (1971-11-24) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Henrik Horusitzky
Frat(in)o Zoltán Horusitzky
Okupo
Okupo geologo
vdr

Ferenc Horusitzky [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de novembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Horusitzky doktoriĝis el geologio en 1924 (dum li studis ankaŭ en germana geologia instituto), en la sekva jaro li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Post siaj studoj li estis asistanto en la geologia instituto, sed li ankaŭ studvojaĝis al diversaj montaroj de Eŭropo, krome li plulernis 2 jarojn en Sorbono. En 1940 li estis nomumita privata profesoro en la menciita hungara universitato, inter 1946 kaj 1950 li instruis en Scienca Universitato de Szeged kiel ordinara publika profesoro kaj katedrestro. Pro ĉeso de la katedro li denove laboris plu en instituto, ekde 1952 li instruis en kampuso en Sopron, krome malofte li instruis en Ekonomika Universitato Marx Károly. En 1952 li doktoriĝis. Inter 1955-1961 li denove laboris en la geologia instituto, poste li pensiuliĝis. En 1966 li ricevis memorringon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Ásványtan és földtan (1928) - mezlerneja lernolibro
  • A kréta és harmadkor közötti határkérdések temészetes megoldása (1933)
  • A Budai-hg. hegyszerkezetének nagy egységei (1943)
  • Fúrószakmunkás tanfolyam geológiai anyaga (1950) - faklerneja lernolibro
  • A magyar föld kincsestára (Trezoro de la hungara tero), (1954)
  • Magyarázó Mo. 1:300.000-es földtani térképéhez (1958)
  • Alsó miocén vitakérdések (1979)

Fontoj redakti