János Gonda
János Gonda [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gonda János estis hungara ĵazpianisto, komponisto, muzikhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
János Gonda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1932 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de marto 2021 (89-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1953–1958) |
Okupo | |
Okupo | muzikinstruisto pianisto ĵazmuzikisto komponisto |
János Gonda [1][2] naskiĝis la 11-an de januaro 1932 en Budapeŝto, mortis la 10-an de marto 2021.
Biografio
redaktiJános Gonda akiris 2 diplomojn pri muzikologio kaj pianludo en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1958, respektive en 1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bence Szabolcsi, Dénes Bartha, Zoltán Horusitzky kaj Péter Solymos. Inter 1961-1964 li estis muzika reĝisoro, jam en 1962 li fondis ĵazorkestron. Li koncertis en Aŭstralio en 1965 kaj 1972, intertempe en Eŭropo, same enlande. En 1965 li establis katedron pri ĵazo en la meznivela konservatorio, li gvidis ĝin ĝis 1998. La katedro estis metita al la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1990. Li komponis ĵazojn, pli malofte muzikaĵojn por filmoj kaj baletoj. Li verkis gravajn librojn pri la ĵazo. Li ricevis premiojn inter 1974-2012.
Elektitaj komponaĵoj por filmoj
redakti- Nappali sötétség (1963)
- Szerelmesfilm (1970)
- Déryné, hol van? (1975)
Elektitaj libroj
redakti- Jazz. Történet, elmélet, gyakorlat (1965, kompletigita en 1979)
- Mi a jazz? (1982)
- A populáris zene antológiája. Tanári segédkönyv az iskolai ének és a zeneiskolai oktatáshoz (1992)
- A rögtönzés világa I.-III. (1996-1997, 2003-2005)
- Jazzvilág (2004)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2011-03-09 per la retarkivo Wayback Machine