Tamás Berki [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Berki Tamás István estas hungara muzikisto (komponisto, kantisto, ĵazmuzikisto), altlerneja instruisto.

Tamás Berki
Tamás Berki (dekstre)
Tamás Berki (dekstre)
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1946 (1946-05-16) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Tamás Berki [1] naskiĝis la 16-an de majo 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Berki fondis kantistan duopon en 1966, kiu partoprenis en protesta kantomovado. Tiu movado estis tiam apogita en Hungario, se la kantoj ne celis la socialismon. Berki frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo inter 1969-1972. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Gonda kaj György Vukán. Post la diplometo li aliĝis al diversaj plej signifaj ĵazorkestroj, tamen plej ofte kiel gastokantisto. Inter 1973-1978 li ankaŭ instruis en muzika mezlernejo, inter 1978-1997 li laboris en eduka instituto. En la 1980-aj jaroj li estis ankaŭ ĵurnalisto, redaktoro en radio kaj televizio sen statusoj. En 1990 li estis komponisto de Pupteatro (Budapeŝto). En 1996 li instruis en muzika studio, ekde la sekva jaro ankaŭ en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Li ricevis premiojn inter 1987-2018.

Li ediĝis en 1975, lia edzino naskis gefilojn en 1976 kaj 1990.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti