Péter Solymos
Péter Solymos [ŝojmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solymos Péter estis hungara pianisto, altlerneja instruisto.
Péter Solymos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Solymos Péter |
Naskiĝo | la 14-an de decembro 1910 en Törökbecse (Hungara reĝlando) |
Morto | la 4-an de oktobro 2000 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1932–1934) Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (1930–1932) |
Okupo | |
Okupo | pianisto muzikologo universitata instruisto |
Péter Solymos [1] Arkivigite je 2018-03-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 14-an de decembro 1910 en Törökbecse (Hungara reĝlando, nuntempa Novi Beĉej en Serbio), li mortis la 4-an de oktobro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPéter Solymos studis en Parizo kaj Vieno, inter 1932-1934 en Budapeŝto. Lia kariero estis trafita de la 2-a mondmilito. Lia repertuaro konsistis precipe el la verkoj de Béla Bartók, Debussy kaj Ravel, same kiel el hungaraj komponistoj Zsolt Durkó, Ferenc Farkas (komponisto), László Lajtha, András Mihály, József Soproni, Erzsébet Szőnyi, Sándor Veress (komponisto). Lastmomente antaŭ ol krei la Feran Kurtenon li ricevis stipendiojn en Londono kaj Romo. Inter 1948 kaj 1997 li instruis en la Muzikakademio de Budapeŝto. Ekde 1973 li instruis kelkajn jarojn en Japanio. Li ricevis premion en 1957.