László Gyimesi (pianisto)

László Gyimesi [lAslO djimeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyimesi László estas hungara pianisto, altlerneja instruisto.

László Gyimesi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1948 (1948-06-17) (75-jaraĝa)
en Szentes
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo pianisto • komponisto • universitata instruisto
vdr

László Gyimesi [1] naskiĝis la 17-an de junio 1948 en Szentes.

Biografio redakti

László Gyimesi studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, kie li akiris diplomon kun akademia premio en 1971. Liaj plej gravaj instruistoj estis Péter Solymos kaj Albert Simon. Li daŭris la lernadon ĉe Géza Anda en Zuriko, ĉe György Sebők en Bloomington kaj ĉe Stefan Askenase en Bonn. Li ricevis premiojn en pluraj internaciaj pianaj konkursoj: Leeds, Budapeŝto, Venecio. Li faris koncertojn sola en Hungario, Usono, Kanado, Kubo, Ĉeĥio, Germanio, Nederlando, Italio, Japanio, Rumanio, Hispanio kaj Svislando. Gyimesi instruis en muzikaj altlernejoj de Stuttgart, Karlsruhe, Freiburg, ekde 1986 en Bazelo, krome li gvidis majstrokursojn en pluraj urboj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-23. Alirita 2019-02-23.