József Ujfalussy

József Ujfalussy [jOĵef ujfaluŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ujfalussy József estis hungara muzikhistoriisto, muzikesteto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

József Ujfalussy
Zeneakadémia, Ujfalussy József zenetörténész, zeneesztéta, egyetemi tanár. Fortepan 88639.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1920 (1920-02-13)
en Debrecen
Morto 22-an de januaro 2010 (2010-01-22) (89-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo music historian • lektoro • akademiulo
Information icon.svg
vdr

József Ujfalussy naskiĝis la 13-an de februaro 1920 en Debrecen. Li mortis la 22-an de januaro 2010 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

József Ujfalussy frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1938-1943, inter 1946-1949 li lernis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, kie li lernis ekzemple de János Ferencsik. En 1955 li ekinstruis en Muzikarta Altlernejo, kie li atingis la rangon rektoro en 1980. En 1973 li doktoriĝis kaj ekhavis estran postenon en muzika instituto. Inter 1985-1993 li estis vicprezidanto de MTA. Li okupiĝis precipe pri muzikoj de Béla Bartók, Claude Debussy kaj Ferenc Liszt. Li ricevis premion Kossuth en 1966, inter 1961-2006 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)Redakti

  • Claude-Achille Debussy (1959)
  • Bartók Béla I–II. (1965, 1970, 1976)
  • Zenéről, esztétikáról (Pri muziko, pri estetiko) (1980)

Elektitaj disĉiplojRedakti

FontojRedakti