David Fjodoroviĉ (Fiŝeleviĉ) OJSTRAĤ (ruse Давид Фёдорович (Фишелевич) Ойстрах) naskiĝis la 30-an de septembro 1908 en Odeso, la Rusia Imperio) mortis la 24-an de oktobro 1974 en Amsterdamo, Reĝlando de Nederlando estis rusia juddevena violonisto, dirigento kaj profesoro, kies talento disfloris dum ekzistado de Sovetunio.

David Ojstraĥ
Persona informo
Naskonomo Давид Фёдорович (Фишелевич) Ойстрах
Naskiĝo 17-an de septembro 1908 (1908-09-17)
en Odeso, Ĥersona gubernio,  Rusia Imperio
Morto 24-an de oktobro 1974 (1974-10-24) (66-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunio
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Familio
Edz(in)o Tamara Rotareva
Infano Igor Oistrakh
Okupo
Okupo dirigento • universitata instruisto • violonisto • aldviolonisto • muzikinstruisto • muzikisto
TTT
Retejo http://www.oistrakh.com/
vdr
David Ojstraĥ en 1972

Biografio redakti

David naskiĝis en la familio de negocisto Fiŝel Davidoviĉ Ojstraĥ kaj lia edzino Isabella Stepanovna. Ekde kvinjara aĝo li lernis violonludon. En 1923 - 1926 li perfektiĝis dum studado en Odesa Konservatorio. En 1928 okazis lia debuto kiel solulo en Leningrado.

Ekde 1929 li rezidis en Moskvo, kie laboris kiel muzikisto diversloke. Ekde 1932 li muzikis kiel violonisto kaj direktis la Moskvan Filharmonion.

Ekde 1934 li kiel profesoro instruis violonludadon en la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio.

La muzikisto mortis pro koratako la 24-an de oktobro 1974 en Amsterdamo post fino de koncerto. Li estis enterigita en la Moskva Novodeviĉje tombejo (tereno 7).

Familio redakti

Em 1930 en Odeso David edziĝis al pianistino Tamara Ivanovna Rotarjova (1906 - 1976). Tie la 27-an de aprilo 1931 naskiĝis ilia filo Igor Ojstraĥ, kiu ankaŭ muzikas kiel violonisto. En 1961 la geedzoj Igor kaj Natalia Zercalova naskis filon Valerij, kiu ankaŭ estas violonisto.

Memoro redakti

 
durubla arĝenta monero omaĝe al la 100-a jubileo de David Ojstraĥ

Liaj muzikiloj redakti

Dum sia multejara praktiko David Oistraĥ por ludado uzis almenaŭ sep violonojn faritajn de granda itala majstro Antonio Stradivari el Kremono. Li komence elektis la 1702 Conte di Fontana, kiun li ludis dum 10 jaroj. En junio 1966 li akiris la aldviolonon (nomata ankaŭ aldo aŭ vjolo) la 1705 Marsick, kiun li ludis ĝis sia morto.

Eksteraj ligiloj redakti