Jenő Jandó, hungare Jandó Jenő estis hungara pianisto, altlerneja instruisto.

Jenő Jandó
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1952 (1952-02-01)
en Pécs
Morto 4-an de julio 2023 (2023-07-04) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Jenő Jandó
Edz(in)o Tamara Takács
Okupo
Okupo pianisto • piano instruisto • universitata instruisto • pianisto
vdr

Jenő Jandó naskiĝis la 1-an de februaro 1952 en Pécs, li mortis la 4-an de julio 2023 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Jandó studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1968-1974, kie li lernis de Pál Kadosa. En 1970 li atingis la 3-an lokon en konkurso de pianistoj en Budapeŝto, baldaŭe li atingis 2-an kaj 1-an lokojn en aliaj urboj. En 1974 li instruas en la Altlernejo, krome li koncertadas ankaŭ eksterlande, ekzemple en Usono kaj Japanio. Liaj dirigentoj estis ekzemple János Ferencsik, Ádám Fischer, Zoltán Kocsis, Lamberto Gardelli. Li ricevis premion Kossuth en 1997, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Li plej ofte pianludas de Ferenc Liszt, Béla Bartók, Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven, Franz Schubert, Antonín Dvořák kaj Johannes Brahms.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti