Ádám Fischer

Ádám Fischer, [fiŝer], hungare Fischer Ádám estas hungara dirigento, helpekzercisto. Ankaŭ lia frato Iván Fischer estas dirigento, same lia kuzo György Fischer. Ádám Fischer naskiĝis la 9-an de septembro 1949 en Budapeŝto.

Ádám Fischer
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1949 (1949-09-09) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno • Accademia Musicale Chigiana
Familio
Patro Sándor Fischer
Frat(in)o Iván Fischer
Parencoj Péter Fischer
György Fischer
Okupo
Okupo dirigentomuzikisto
TTT
Retejo http://adamfischer.at/
vdr

Biografio redakti

Ádám Fischer devenis el juda familio. Kiel infano, li kantadis en koruso de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li frekventis muzikan mezlernejon en Budapeŝto, poste li plulernis en Vieno kaj Italio, dume li eklaboris en operejo de Graz. Dum la studentaj jaroj li estis helpekzercisto. Lia dirigenta kariero komenciĝis en Milano en 1973. Baldaŭe li roladis en Vieno, Finnlando, Karlsruhe, Munkeno, Freiburg. Inter 2001 kaj 2005 li dirigentis en Mannheim, poste hejmenvenis kaj dirigentis orkestron de Hungara Radio. Poste li gastroladis ekzemple en Parizo, Londono, Novjorko, Bayreuth, Salzburg. Li ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

En 2018 li estis premiita per la Wolf-Premio pri Artoj.[1]

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2018-12-26.

Fontoj redakti